La Lazura alciono, Alcedo azurea, estas eta alcededo (17-19 cm), tio estas birdo de la familio de riveralcionojAlcedinedoj. Ĝi troviĝas en Norda kaj Orienta Aŭstralio kaj Tasmanio, krom la malaltaj teroj de Novgvineo kaj najbaraj insuloj, kaj ĝis Norda Maluku kaj Romang en Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lazura alciono
Lazura alciono
Lazura alciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcedinedoj Alcedinidae
Genro: Alcedo
Specio: A. azurea
Alcedo azurea
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • A. a. azurea
    Suda Aŭstralio
  • A. a. ruficollaris
    Norda Aŭstralio
  • A. a. dienemensis
    Tasmanio
  • A. a. lessonii
    Suda Novgvineo
  • A. a. affinis
    Norda Maluku
  • A. a. yamdenae
    Suda Banda Maro
  • A. a. ochrogaster
    Norda Novgvineo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri tre kolorplena kaj bela birdo, kun bluega al lazura dorso, rimarkindaj blankaj makuloj en gorĝo kaj ambaŭflanke de kolo, oranĝbrunaj brusto kaj ventro (pli malhela) kun kelkaj bluviolaj strinuancoj en brusto kaj flankoj. La kruroj estas ruĝegaj kun nur du antaŭaj fingroj. La bridoj inter la okuloj kaj la supra bekobazo estas blankaj kaj malvideblaj escepte en fronta rigardo, kiam ili staras, kaj aspektas kvazaŭ blankaj okuloj.

Subspecioj redakti

  • Alcedo azurea affinis (G.R. Gray, 1861)
  • Alcedo azurea azurea Latham, 1802 (= Alcedo azurea mixtus)
  • Alcedo azurea diemenensis (Gould, 1846)
  • Alcedo azurea lessonii (Cassin, 1850) (= Alcedo azurea wallaceanus)
  • Alcedo azurea ochrogaster (Reichenow, 1903)
  • Alcedo azurea ruficollaris (Bankier, 1841)
  • Alcedo azurea yamdenae

La subspecioj diferencas nur pri etaj detaloj. ruficollaris estas pli eta, pli brila, kaj havas pli da bluo en la flankoj. diemenensis estas iom pli granda, mallongbeka kaj havas distingan pli malhelan kronon. lessoni estas pli kontrasta, kun malpli da bluo en flankoj. affinis havas ruĝan bekopinton, kiel la pli eta yamdenae, kaj ochrogaster estas tre pala sube. Krome, estas tre malmulta intergradado en la areoj kie subspecioj koincidas. Komparante la subspecifan variadon kun la datumoj pri klimato, la antaŭe menciitaj bildoj ne sekvas post kaj foje eĉ iras kontraŭ la Regulo de Bergmann kaj la Regulo de Gloger.(Schodde & Mason 1976, Woodall 2001)

La kontakta zono inter la subspecioj de kontinenta Aŭstralio okazas laŭ la orienta marbordo de plej norda Kvinslando, inter Cairns kaj la golfeto Princess Charlotte (Schodde & Mason 1976), tiu de Novgvineo inter la provinco Simbu kaj la norda duoninsulo Huon kaj sude de la golfeto Cenderawasih.(Woodall 2001)

Kutimoj redakti

La vivejo de tiu ĉi aŭstralazia specio inkludas la striojn de vegetalloĝataj rojoj, lagoj, marĉoj, tajdaj estuaroj kaj manglejoj. Ofte malfacile videbla ĝis kiam subite sagosaltas akven el gvatejo. Ili manĝas salikokojn, etajn kankrojn kaj fiŝojn. Nestas en nestotruo 1metre longa elfosita en sabla roja flanko. La ino demetas 5-7 blankajn, rondoformajn, brilajn ovojn. La voĉo estas altatona kaj strida 'psiit-psiit'.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Morcombe, Michael K. (2000): Field Guide to Australian Birds. Steve Parish Publishing, Archerfield, Australia. ISBN 1-876282-10-X
  • Slater, Peter; Slater, Pat & Slater, Raoul (1989): The Slater Field Guide to Australian Birds (Revised Edition). Weldon, Sydney, Chicago. ISBN 0-947116-99-0
  • Pizzey, Graham (1980): A field guide to the birds of Australia. Collins, Sydney. ISBN 0-00-219201-2
  • Schodde, R. & Mason I.J. (1976): Infra-specific variation in Alcedo azurea Latham (Alcedinidae). Emu 76(1): 161-166. COI:10.1071/MU9760161 (HTML resumo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti