Leño [lEnjo] (filignero) estis muzika grupo de urba rokenrolo, fama en la epoko de la Madrida Movida en Hispanio. Ĝi estis kreita en 1978 de Rosendo Mercado, Ramiro Penas kaj Chiqui Mariscal, kiu meze de la registrado de la unua disko foriris anstataŭota de Tony Urbano. Ĝi nuliĝis oktobre de 1983.

La nasko de Leño okazis eble la 31an de decembro de 1977, post kverelo de la komponantoj de la unua membraro de la grupo Ñu antaŭ komenci koncerton. Laŭlegende unu el ili, Rosendo Mercado ege kverelis kun José Carlos Molina, kaj ambaŭ el ili akuzis la alian pri la peza malbonkvalito de la kantoj faritaj de la alia, en hispana ĵargono, "leño".

Krome decido nomigi Leño utilis al Rosendo por ne perdi la hispanan literon "ñ" kiu estis defendita de la hispanaj kantistoj kiuj defendis ankaŭ la uzadon de la hispana en rokenrolo.

Membroj redakti

  • Rosendo Mercado - Komponisto, voĉo kaj gitaro.
  • Ramiro Penas - Drumisto kaj koruso.
  • Chiqui Mariscal - Basgitaro kaj koruso
  • Tony Urbano - Basgitaro kaj koruso (anstataŭis Chiqui Mariscal

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Unuopaĵo redakti

  • Este Madrid / Aprendiendo a escuchar - 1978
  • El tren - 1980
  • El oportunista - 1980
  • La noche de que te hablé / Sin solución" - 1980
  • Maneras de vivir (en studio) / Todo es más sencillo* (en studio) - 1981
  • Corre, corre / Sorprendente - 1982
  • Que tire la toalla! / Sorprendente - 1982

Kolektoj redakti

  • Maneras de vivir - 1997
  • Indirecto - 1992
  • Nos va la marcha (Banda sonora) - 1978
  • Bajo la corteza: 26 canciones de Leño (Tributo) - 2010

Bibliografio redakti

  • BABAS, Kike, y TURRÓN, Kike. La Sana Intención. Conversaciones con Rosendo. Zona de Obras / SGAE. Madrid, 2003
  • FERNÁNDEZ, Iñaki. Rosendo. Historia del rock urbano. Editorial La máscara. Valencia, 1997. ISBN 84-7974-250-X.
  • VV.AA. Rosendo. Publicaciones y Ediciones SGAE. Madrid, 1997.

Eksteraj ligiloj redakti