Grafo Leó Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Leó estis hungara komponisto, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.

Leó Festetics
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1800 (1800-10-08)
en Pécs
Morto 15-an de novembro 1884 (1884-11-15) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Leó Festetics [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1800 en Pécs, li mortis la 15-an de novembro 1884 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Leó Festetics frekventis eklezian lernejon en Vieno, poste li lernis en Georgikon. Inter 1825 kaj 1840 li iomete vizitis la parlamentan laboron en Pozsony, sed en la praktiko li interesiĝis pri la muziko. En 1836 li donacis parcelon kun domo al la fondota infanĝardeno en Tolna (urbo). Ekde 1843 li vivis en Veszprém (urbo). Dum la Hungara revolucio de 1848 li plene retiriĝis.

Inter 18521854 li estis teatrestro de Nacia Teatro. Li preferis prezentadojn de operoj kontraŭ dramoj, tial li devis abdiki. En 1864 li partoprenis en fondo de la Teatra Lernejo. Inter 1865-1880 li estis ties lernejestro, poste li pensiuliĝis.

Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn, post la vidviĝo li denove edziĝis.

Menciindaj komponaĵoj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A nemzeti szinházról (Pest, 1856, 1861) - libro kun desegnaĵoj
  • Illemtan. A szini tanoda használatára (Pest, 1867) - grava lernolibro por estontaj aktoroj

Fontoj redakti