León FELIPE (Tábara, Provinco Zamoro, 1884 - Meksiko, 1968). Estis hispana poeto, kvankam pro la universaleco de sia eldiro kaj la eventoj de lia vivo oni povus konsideri lin ankaŭ meksika. Li adoptis la nomon León Felipe anstataŭante tiun Felipe Camino Galicia de la Rosa, oficiala nomo kiun ricevis de lia familio, kies patro estis notario.

León Felipe
Persona informo
León Felipe Camino Galicia
Naskonomo Felipe Camino Galicia
Naskiĝo 11-an de aprilo 1884 (1884-04-11)
en Tábara, Provinco Zamoro,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 18-an de septembro 1968 (1968-09-18) (84-jaraĝa)
en Meksikurbo,  Meksiko
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo León Felipe
Familio
Patro Higinio Camino de la Rosa vd
Patrino Valeriana Galicia Ayala vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoapotekistodramaturgotradukisto vd
Verkado
Verkoj El ciervo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post apotekistiĝi li forlasis la trankvilan kaj burĝan vojon, se iam li havis tion, kaj ekis alian vivon pli aventureman: li regis apotekojn en hispanaj vilaĝoj, samtempe li trakuris la landon kiel ano de teatra kompanio, li ĉeestis karceron dum tri jaroj pro defraŭdo, malsukcesa kuniĝo kun perua Irene Lambarri, loĝante kun ŝi en Barcelono, bohemia vivo en la plej malbona de la malriĉoj ĉirkaŭ 1919 en Madrid, kiam li ekverkis, poste trijara ĉeesto en Ekvatora Gvineo kiel administristo de hospitaloj, veturo en 1922 al Meksiko, kie prezentoletero de Alfonso Reyes malfermos al li la pordojn de la meksika intelektulara etoso, laboroj en bibliotekoj en Veracruz, kaj de profesoro de hispana literaturo en la Universitato de Cornell (Usono) kaj finfine geedziĝo kun Berta Gamboa, ankaŭ profesorino.

Li revenis en Hispanion post eksplodo de intercivitana milito kaj tie loĝis kiel respublika aktivulo ĝis 1938, kiam ekziliiĝis definitive en Meksikon, kiel li estis kultura ataŝeo en la ambasado de la ekziliita Hispana Respubliko, ununura hispana ŝtato agnoŝkita tiame de la meksika registaro.

Verko redakti

Lia verko rilatiĝas ofte al tiu la de Whitman, kies verkon li tradukis. Li kunhavas similan energian parolmanieron, kvazaŭreligian diskurzadon kaj senpaciencan kanton al libereco. En 2004 okazis la centdudeka jariĝo de lia naskiĝtago kaj tiam kelkaj sekvantoj petis socie, ke oni konsideru lin grava poeto —oni opinias, ke Juan Ramón Jiménez decidis, ke li ne estis tia— preterpasante la malfacilaĵojn kiujn li devis trapasi dumvive pro sendependeco de ĉiu literatura tendenco kaj skolo kaj krome lia ekziliita kondiĉo.

Precize la fakto, ke li estis iel voĉilo de la ekziliitaj hispanoj, suprenirigis lin ĝis almenaŭ al la lernolibroj pri hispanaj verkistoj. En tiu medio li atingis la plej altan supron de sia persona stilo.

Lia unua libro Versos y oraciones del caminante (Versoj kaj preĝoj de piediranto) aperis en 1920 (pliampleksita en 1929) kaj tie lia poezia stilo jam elstaras pro ties energia ritmo de senrima verso, simpleco leksika, konversacia parolmaniero, bibliaj paralelismoj kaj humana kaj religia sento. Pro la milita suferado lia parolmaniero plienergiiĝis, pliardiĝis ĝis preskaŭ perforto. El tiuj titoloj oni elstarigu Español del éxodo y del llanto (Hispano elira kaj plora, 1939) kie la rabio pro la ĵusa malvenko kaj malaperigo de la popolaj idealoj alportas la poeton ĝis pli alta ŝtupo de kontraŭstaro kontraŭ vivo kaj doloro.

Kelkaj verkoj redakti

Poezio

Versos y oraciones del caminante (1920 kaj 1929).

Drop a Star (Faligu stelon, titolo angle sed hispana libro, 1933).

La insignia (La insignio, 1936).

El payaso de las bofetadas (La pajaco de la vangofrapoj, 1938).

Pescador de caña (Kanfiŝkaptisto, 1938).

Español del éxodo y del llanto (1939).

El gran responsable (La grava respondeculo, 1940).

Traduko de Song of Myself kiel Canto a mí mismo, de Walt Whitman (1941).

El poeta prometeico (La prometea poeto, 1942).

Ganarás la luz (Vi gajnos la lumon, 1943).

Parábola y poesía (1944).

Llamadme publicano (1950).

El ciervo (1954).

Belleza cruel (1958).

¿Qué se hizo del rey don Juan? (1962).

¡Oh, este viejo y roto violín! (1968).

Teatro

La Manzana (La pomo, 1951).

Macbeth o el asesino del sueño (1954).

El Juglarón (1961).

Eksteraj ligiloj redakti

(Poemoj en la hispana)