Leĝo Sáenz Peña

La Leĝo Sáenz PeñaLeĝo 8.871, aprobita de la Kongreso Argentina la 10-a de februaro de 1912, starigis la universalan voĉdonrajton, sekretan kaj devigan por ĉiuj civitanoj argentinaj viraj, ĉu indiĝenaj aŭ ŝtatanigitaj, pli aĝaj ol 18 jaroj, loĝantoj de la ŝtato kaj enskribitaj en la balota censo. Ĝi estis konsiderita kiel grava atingo de la etendo de la demokratio kaj en Argentino kaj en Latinameriko.

La prezidento Roque Sáenz Peña estis la aŭtoro de la leĝo Ley General de Elecciones kiu portas lian nomon.
Balotujo uzita en la unua prezidenta balotado okazinta en 1916 en Argentino, ekspoziciita en la Muzeo Bicentenario.

Tiu Leĝo ŝuldas sian nomon al sia kreinto, la Prezidento Roque Sáenz Peña - membro de la modernista branĉo de la Partido Autonomista Nacional[1].

En la Leĝo la voĉdonrajto ne iĝis fakte universala. Dekomence, oni ekskludis tute la virinoj (la virina balotrajto estos aprobita nur post 30 jaroj, nome en 1947). Aliaj personoj konsideritaj nekapablaj voĉdoni estis demenculoj laŭ juĝo kaj la surdmutuloj kiuj ne povis esprimiĝis skribe. Pro stato kaj kondiĉo ankaŭ ne rajtis voĉdoni la religiuloj, la militistoj kaj la prizonuloj laŭ juĝo. Pro nedigneco, ankaŭ ne rajtis voĉdoni la deliktuloj kontraŭ propraĵoj, dum kvin jaroj post la kondamno, pro falsa atestado kaj pro balotaj deliktoj, dum same kvin jaroj.

La unua apliko de la Leĝo okazis en aprilo de 1912, en Santa Fe kaj Bonaero. La unuaj prezidentaj balotoj realigitaj laŭ la sistemo de tiu nova leĝo okazis en 1916, kvar jarojn post la aprobo, kaj rezultis en venko de la kandidato de la Unión Cívica Radical, nome Hipólito Yrigoyen, la ĉefa opozicianto al la Partido Autonomista Nacional kaj kiu ĝis tiam ne estis atinginta la povon.

Notoj redakti

  1. Saenz Peña, Roque — Departamento de Biblioteca, Centro de Documentación y Traducciones - Ministerio de Justifica, Seguridad y Derechos Humanos