La Leĝo de Moore [mor] observas, ke la bitokoj en unu kvadrata centimetro de integra cirkvito kreskas geometrie. Ekde 1962 ĝis la malfruaj 1970-oj, ĝi duobliĝis ĉiun jaron; ekde tiam ĝis almenaŭ 1999, ĝi duobliĝis ĉiun 18 monatojn. Alivorte, la povo de komputila teknologio duobliĝas ĉiun 18 monatojn sen plialtiĝo de kosto.

La leĝo de Moore komparata kun la historiaj datumoj (portugale).

La leĝo estas la observo de Gordon Moore, inĝeniero kiu poste kunfondis la firmaon Intel.

Laŭ Bill Joy, la malluma signifo de la Leĝo estas la nanoteknologia apokalipso de la 2030-aj jaroj, en kiu niaj robotoj venkos nin.