Leĝo pri enmigrado kaj integriĝo

En Francio, la leĝo pri enmigrado kaj integriĝo fontas el leĝoprono de la ministro pri Enlandaj aferoj, Nicolas Sarkozy. Ĉi tiu leĝo provokas signifan evoluon de la juro pri enmigrado en Francio. Adoptita de la Parlamento la 30an de junio 2006, ĝi estis ratifita de la Konstitucia Konsilio la 20an de julio.

Ĉefaj punktoj redakti

Noto: ĉiuj referencoj indikas la artikolnumerojn de la definitiva teksto. Tiuj, kiuj komenciĝas per la litero L (ekz-e artikolo L. 311-7) referencas al la kodo pri eniro kaj restado de fremduloj kaj pri rajto je azilo (franclingve CESEDA).

Eniro sur la nacia teritorio redakti

La livero de restadpermesilo nun dependas de la ricevo de vizo de pli ol tri monatoj (art. 3, art. L.311-7).

La administrejo kiu rifuzas liveri restadkarton rajtas decidi « devigon forlasi la francan teritorion » (art. 52). Ĝis nun, la prefektejaj servoj devis kontentiĝi per alia proceduro, kiu estis produktado de leĝa decido pri rekonduko al la landlimo. Integriĝo La kontrakto pri akcepto kaj integriĝo iĝas deviga (art. 5). Ĝi enkludas instruadon civitanan, kaj se necese, lingvan. La celo estas prepari la integriĝon de fremdulo, kiu instaliĝas por longa tempo. La ricevo de restadkarto pro 10 jaroj postulas la « integriĝon de la fremdulo en la franca socio », taksita laŭ tri kriterioj (art. 7, art. L. 314-2): engaĝiĝo al respekto de la principoj, kiuj regas en la Franca Respubliko; efektiva respekto de tiuj principoj; « sufiĉa » kono pri la franca lingvo (krom ne por la fremduloj pli ol 65 jarojn aĝaj).

Laboristoj kaj studentoj redakti

La laboristoj ricevos karton de « portempa laboristo » se ilia kontrakto daŭras malpli ol unu jaron, kaj karton de « salajrulo » por pli longatempa kontrakto (art. 12, art L. 313.10). Tiuj ĉi kartoj daŭre validas kaze de rompo de la laborkontrakto. Cetere, karto pri « kompetentecoj kaj talentoj  » ebligas ĉian profesian aktivadon (art. 15, art. L.315-1 kaj sekvantaj). Reaktualigebla kaj daŭranta tri jarojn, ĝi estas donita al fremdulo « kapabla signife kaj daŭre partopreni, pro siaj kompetentecoj kaj talentoj, al la ekonomia disvolviĝo aŭ al la prestiĝo, ĉefe intelekta, scienca, kultura, humaneca aŭ sporta de Francio kaj de sia lando ». Tio estas la plej signifa elemento de la politiko pri « elektita enmigrado », dezirata de Sarkozio. La projekto aŭ la aktivecoj de la fremdulo devas esti aparte interesaj por Francio kaj por lia devenlando.

La studentoj, kiuj ĝuas vizon por pli ol tri monatoj ricevas plenrajte unujaran reaktualigeblan restadkarton (art. 9). La altnivele diplomitaj studentoj ricevas krome restadpermeson, kiuj eblifas al ili serĉi kaj plenumi laboron por akiri unuan profesian sperton (art. 6, art L.311-11). Tio celas faciligi la transiron de la studenta al la laborista statuso.

Familio redakti

La enmigrinto rajtas peti familian rekuniĝon post dekoj monatoj (art. 44) kontraŭ unu jaro antaŭe. Enmigrinta kunulo devos atendi tri jarojn post edziĝo kun franco por peti restadkarton. Ĝi rajtos ricevi francan naciecon post 4 jaroj (art. 79) anstataŭ 2 antaŭe.


Diversaĵoj redakti

La unua leĝopropono antaŭvidis la kreon de « nacia konsilio pri enmigrado », kiu devus esprimiĝi pri la orientiĝo de la enmigrada politiko kaj raporti ĉiujare ĉe la parlamento. Tiu ĉi propono estis forstrekita dum la diskuto.