La Leĝoj Morrill, en angla oficiale Morrill Land-Grant Acts, tio estas Leĝoj Morrill por Garantii Teron, estis usonaj statutoj kiuj rajtigis la kreadon de ter-garantiaj kolegioj en la Usonaj ŝtatoj uzante la enspezojn de la federaciaj tervendoj. La Morrill Act of 1862 (7 U.S.C. § 301 kaj poste) estis aprobita dum la Usona Enlanda Milito, kaj la Morrill Act of 1890 (nome Agricultural College Act of 1890 (26 Stat. 417 Arkivigite je 2019-12-10 per la retarkivo Wayback Machine, 7 U.S.C. § 321 kaj poste) etendis tiun modelon.

Justin Smith Morrill.

La kreado startis la 8an de Februaro, 1853, per rezolucio de la parlamento de Ilinojo kio rezultis en propono, ke tio estu enkondukita de orientusona kongresano. Du monatojn poste, la reprezentanto Justin Smith Morrill de Vermonto enkondukis sian leĝproponon. La disvolvigo de la ter-garantiaj kolegioj metis la fundamenton por la posta disvolvigo de la agrikultura scienco en Usono.

Vidu ankaŭ redakti