Le Cannet

komunumo en la departemento Marbordaj Alpoj de Francio

Le Cannet (okcitanlingve Lo Canet) estas mezgranda franca komunumo lokita apud Cannes, en la franca departemento Alpes-Maritimes kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Grasse kaj al la kantono Cannes-1. Ĝi havas proksimume 43.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cannetans.

Le Cannet
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Alpes-Maritimes (Marbordaj Alpoj)
Arondismento Grasse
Kantono Cannes-1
INSEE kodo 06030 [+]
Poŝtkodo 06110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 597  (2021) [+]
Loĝdenso 5 395 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 35′ N, 7° 1′ O (mapo)43.5761111111117.0186111111111Koordinatoj: 43° 35′ N, 7° 1′ O (mapo) [+]
Areo 7,71 km² ( 771 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Le Cannet (Alpes-Maritimes)
Le Cannet (Alpes-Maritimes)
DEC
Le Cannet
Le Cannet
Situo de Le Cannet
Le Cannet (Francio)
Le Cannet (Francio)
DEC
Le Cannet
Le Cannet
Situo de Le Cannet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Le Cannet [+]
vdr

Tiu turista kaj florumita urbo ricevis en 2006 regionan premion pri la valorigo de sia medio kaj vidindaĵoj. La ĉirkaŭaj montetoj ĝuas multnombrajn, variajn arbspecojn. La urbocentro estas tipe provenca, kun okraj fasadoj aŭ piedirantaj stratetoj.

Geografio redakti

Le Cannet, ĉefurbo de unu kantono, situas proksimume 2 kilometrojn el la Mediteraneo, norde de la strando kaj haveno de Cannes. Ĝi estas kelkfoje kromnomita la « Madejro de Francio », pro la doktoro Pietra Santa kiu nomigis ĝin tiel post vojaĝo al la Kanarioj. La urbo ĝuas vastan panoramon, el la Insuloj de Lerino ĝis la monto Estérel.

La klimato de Le Cannet estas mediteranea. Samkiel Romo, Le Cannet enhavas sep montetojn sur sia teritorio : Le Pézou, La Colle, Le Bosquet, Serra Capeou, Les Clauvins, Font-Marie kaj Les Bréguières. Grava romia vojo, la Via Julia, antaŭe pasis tra la montetoj : restas el ĝi kelkaj spuroj.

Demografio redakti

Le Cannet estas la sesa plej multhoma komunumo de Alpes-Maritimes en 2006, sed la unua rilate al loĝdenso.

Vidu ankaŭ redakti

 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj