Le Cinquième Élément

Le Cinquième Élément, aŭ angle The Fifth Element (La kvina elemento) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1997.

Le Cinquième Élément
filmo
Originala titolo The Fifth Element, Le Cinquième Élément
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7 maj. 1997, 9 maj. 1997, 22 aŭg. 1997, 28 aŭg. 1997, 7 maj. 1997, 1997
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo, komedia filmo, agfilmo, fantasta filmo, malutopia filmo, spekulativa filmo
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Patrice Ledoux
Scenaro Robert Mark Kamen • Luc Besson
Filmita en Islando • Londono • Pinewood Studios
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Éric Serra
Rolantoj Bruce Willis • Gary Oldman • Milla Jovovich • Chris Tucker • Ian Holm • Tricky • Lee Evans • Luke Perry • Brion James • Mathieu Kassovitz • John Neville • Sibyl Buck • Charlie Creed-Miles • Christopher Fairbank • Gin Clarke • Jerome Blake • John Bennett • John Hughes • Mia Frye • Richard Ashton • Tom Lister • Maïwenn Le Besco • John Sharian • Kamay Lau • Tim McMullan • Indra Ové • John Bluthal • Shaun Davis • Stacey McKenzie • Ève Salvail • Frank Senger • Lenny McLean • Sonny Caldinez • Kim Chan • Sam Douglas • Anthony Chinn • Richard Leaf • Julie T. Wallace • Mac McDonald • Nicole Merry • Vincenzo Pellegrino • Michael Culkin • Jason Salkey • David Kennedy • Marie Guillard • Ivan Heng • Alan Ruscoe • Christopher Adamson • Al Matthews
Produktinta firmao Gaumont 
Columbia Pictures
Honorigoj BAFTA Award for Best Special Visual Effects • César Award for Best Cinematography • César Award for Best Director • César Award for Best Production Design
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.

Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, servisto de Malbono.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Pri la filmo redakti

  • Luc Besson atentis, ke la filmo estu de franca nacieco koncerne plurajn kriteriojn de elekto, tiel koncerne la financan parton, kiun Gaumont plene respondecis, kiel koncerne la elekton de francoj ĉe respondecaj teĥnikaj postenoj (foto, muziko, muntado, ktp.) konsiderataj por CésarOskaroj. Tiu kategoriigo ebligas al la filmo ricevi mon-helpon de CNC (Centre national de la cinématographie).

Rekompencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti