Le Colonel Chabert

le Colonel Chabert (Kolonelo Ŝaber') estas:

Le Colonel Chabert
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Honoré de Balzac
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1829
Ĝenro novelo
vdr
Le Colonel Chabert
skribita verko
Originala titolo Le Colonel Chabert
Kina aperdato 1829
Ĝenro novelo
vdr

1) Romaneto de Honoré de Balzac, franca romanisto, rakontanta historion de oficiro en la armeo de Napoleono, el popola deveno, eligito de la revoluciaj armeoj, kiu iĝinta riĉa edziĝis al nobela virino, ili havis infanojn, belan kastelon, estis feliĉaj, ktp. Dum batalo de Eylau, li restas serioze vundita inter la mortintoj, kaj ĉiuj kredas lin morta, sed li revenas al vivo, kaj homoj, kiuj vagis sur la batalkampo por prirabi, trovis lin, flegis lin, savis lian vivon. Post 20 jaroj li revenas en Francion. Li do rajtas rehavi sian edzinon, kaj posedaĵojn. Sed la virino reedziniĝis kun ambicia nobelo monarkiisma, (ĉar nun estas la epoko Restaŭro, kaj denove la reĝoj regas), kaj ŝi timas ĉion perdi. Kaj kvankam ŝi bone rekonas lin, ŝi neas, ke li estas ŝia eksa edzo. Li fine retrovas sin mizera en maljunulejo.

2) Filmo (1994), reĝisoro Yves Angelo, kun Gérard Depardieu en la rolo de Chabert, Fanny Ardant en tiu de la edzino, kaj Fabrice Lucchini en tiu de la Notario, ankaŭ notinda mallonga sed neforgesebla rolo far Claude Rich en monduma amiko de la nova ambicia edzo. La filmo estas multe pli riĉa, ĉefe psikolologie, ol la romaneto, tre fajne sugestatas la kompleksaj kaj intensaj intimaj sentoj. Cetere la bildoj belas, kaj bone bildigas la epokon; krome kaj krone la muziko, eltirita de valoregaj pecoj de klasika muziko, estas ege bela kaj emociega.

La filmo premiitis per la "Ora piramido" en la Kajra internacia filmfestivalko en 1994, kaj Fabrice LUCCHINI ricevis la premion de plej bona duaranga rolo en Festivalo de Cannes 1995.

Eksteraj ligiloj redakti