Lech Karol Neyman pseŭdonomo "Butrym" (naskiĝis la 7-an de februaro 1908 en Poznań, mortis la 12-an de majo 1948 en Mokotów-Malliberejo en Varsovio) – pola advokato, rezerva oficiro de Pola Soldataro (leŭtenanto), aktivulo de la Akademia Asocio Tutpollanda Junularo kaj de la Naci-Radikala Partio, membro de Militara Organizaĵo Lacerta Asocio, kapitano de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando (NSZ) kaj de la Nacia Civila Servo, komandanto de la 8-a Krakova Areo, kaj poste de la 1-a Pomeria Areo de NSZ.

Lech Neyman
Persona informo
Aliaj nomoj Butrym • Domarat • Matczyński • Robert • Karol
Naskiĝo 7-an de februaro 1908 (1908-02-07)
en Poznano
Morto 12-an de majo 1948 (1948-05-12) (40-jaraĝa)
en Prizono Mokotów
Mortokialo mortopafo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Saint Mary Magdalene High School in Poznań • Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo oficiroadvokato
vdr

Distingoj redakti

Pro la septembra defendo li ricevis Arĝentan Krucon de la Milita Ordeno Virtuti Militari de la 5-a klaso. Post establo en 1992 de ordeno la Kruco de Nacia Armita Ago estis per ĝi distingita. Laŭ decido de pola prezidento Lech Kaczyński el la 20-a de aŭgusto 2009 "pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pola Respubliko" kaj "rekone de meritoj pro la heroa sinteno kaj kuraĝo pri savado de judoj dum la dua mondmilito" estis postmorte distingita per Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibliografio redakti

  • Jolanta Drużyńska, Stanisław M. Jankowski, Wyklęte życiorysy (Anatemitaj biografioj), Dom Wydawniczy REBIS, Poznań 2009, p. 289, ISBN 978-83-7510-373-1.