Lech Andrzej Pijanowski, pseŭdonomo "Janusz Jaxa" (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Varsovio, mortis la 6-an de januaro 1974 samloke) – pola filma kaj televida kritikisto, reĝisoro, scenaristo.

Lech Pijanowski
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1928 (1928-07-26)
en Varsovio
Morto 6-an de januaro 1974 (1974-01-06) (45-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Maria Broniewska vd
Profesio
Okupo scenaristofilmreĝisoro • filmkritikisto • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Lech Pijanowski

Populariganto kaj ideodonanto de ludoteorio kaj praktiko de ludoj. Koncepto de scenaroj al pluraj filmoj, ankaŭ dokumentaj, kaj precipe post 1963 – animaciaj filmoj. Reĝisoro de dokumentaj filmoj.

En ĵaŭda aldono al "Życie Warszawy" (Vivo de Varsovio) sub la titolo Vivo kaj Noveco gvidis konstantan rubrikon Plezuroj de cerbumado, dediĉitan al logikaj enigmoj kaj konstantan fakon Logikaj ludoj en monatrevuo "Problemy" (Problemoj).

Entombigita sur Tombejo Powązki en Varsovio (segmento 330-VI-23).

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Małe abecadło filmowe (Eta filma abc), Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Varsovio 1960
  • Telewizja na co dzień (Televido por ĉiu tago), , Sindikata Eldonejo CRZZ, Varsovio 1968
  • Przewodnik gier (Gvidlibro pri ludoj), Iskry, Varsovio 1972
  • Rozkosze łamania głowy (Plezuroj de cerbumado), Iskry, Vaersovio 1972
  • Dawne pasjanse polskie: księga pasjansów (Malnovaj polaj paciencludoj. Libro de paciencludoj), "Prasa-Książka-Ruch", Varsovio 1974
  • Skarbnica gier (Trezorejo de ludoj), Młodzieżowa Agencja Wydawnicza, Varsovio 1981
  • Kubo, wycieczka w krainę geometrii, czyli spotkanie z kilkoma milionami łamigłówek , Warszawa, Horyzonty, 1972.

Filmografio redakti

  • 1961: Droga na Zachód (Vojo Okcidenten) – scenaro
  • 1964: Barbara i Jan (Barbara kaj Jan) (serio) – scenaro kaj koncepto
  • 1971: Kłopotliwy gość (Embarasa gasto) – scenaro kaj kocepto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti