La lecitidacoj[2] (latine Lecythidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 24 genrojn kaj ĉirkaŭ 340 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lecitido[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lecitidacoj
Floro de Barringtonia asiatica (futu) ĉe Tongatapu
Floro de Barringtonia asiatica (futu) ĉe Tongatapu
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: lecitidacoj Lecythidaceae
A. Rich. [1]
lecitido Lecythis
Loefl.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj lignoplantoj estas indiĝenaj en tropikaj Sudameriko, Afriko (inklude Madagaskaron), Azio kaj Aŭstralio.

Taksonomio redakti

Laŭ novaj esploroj per molekula analizo de Lecitidacoj fare de Mori et al. (2007),[4] la tri subfamilioj estas la jenaj:

  • Foetidioideae el Madagaskaro kiu enhavas nur Foetidia.
  • Planchonioideae (kiu enhavas Barringtonia) limigita al Malnovmondaj tropikoj.
  • Lecythidoideae limigita al Novmondaj tropikoj.

Du aliaj familioj estas foje inkluditaj en lecitidacoj, nome scitopetalacoj kaj napoleonacoj estas hipoteze konsiderataj plej proksime rilata al Llecitidacoj.

Pli detala informo pri Lecitidacoj, speciale la novmondaj taksonoj, povas troviĝi ĉe lecitidacaj paĝoj.

Tre grava membro de la familio en monda komerco estas la brazila nukso (Bertholletia excelsa), valora pro sia manĝeblaj nuksoj; ankaŭ la specioj de la genro Lecythis estas manĝataj.

La sistemo APG II de 2003 inkludas genrojn el la familio scitopetalacoj en lecitidacojn, kiel Rhaptopetalum kaj Brazzeia.

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Kelkaj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lecythidaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 lecitido en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Lecythidaceae ĉe The Plant List
  4. (2007) “Evolution of Lecythidaceae with an emphasis on the circumscription of neotropical genera: Information from combined ndhF and trnL-F sequence data”, American Journal of Botany 94 (3), p. 289–301. doi:10.3732/ajb.94.3.289. 
  5. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  6. bertoletio en PIV ĉe vortaro.net