Lefkado (greke Λευκάδα, Lefkada) estas insulo de Grekio. Ĝi kovras areon de 356 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 22 000 loĝantojn. La insulo sub la nomo Νομός Λευκάδος (Nomos Lefkados) krome ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Lefkado. La insulo kaj provinco estas parto de la ioniaj insuloj kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj.

Lefkado
insulopoliso [+]

AkvejoEgea maro

Koordinatoj38° 43′ N, 20° 39′ O (mapo)38.71777820.643889Koordinatoj: 38° 43′ N, 20° 39′ O (mapo)
Plej alta punktoElati [+]
Areo356 km² (35 600 ha) [+]
Loĝantaro22 652 [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Lefkado (Grekio)
Lefkado (Grekio)
DEC
Lefkado
Lefkado
Map
Lefkado

Vikimedia Komunejo:  Lefkada [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de Lefkado en Grekio.
La havena urbeto Vasiliki.

La provinco estas la plej malgranda de Grekio. Krom la ĉefa insulo Lefkado ĝi inkluzivas la insularon Tilevoides (Τηλεβόιδες), nome Meganisi kaj oriente de Lefkado la "Princajn Insulojn (Πριγκιπονήσια: Skorpios, Skorpidi, Maduri, Sparti, Tilia, Kitros kaj Ĥeloni), krome la insulojn Kalamos, Kastos kaj iujn pliajn neloĝatajn insuletojn.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La plaĝo Agiofili en la insula sudo

38° 43' norde, 20° 39' oriente Mapo