La muzika koncertado-instrukcio legato (ital. „ligata“) indikas, ke oni ligu la tonojn de melodio sen akustika interrompo. Tion markas ligarko super la notoj aŭ – je pli longaj pasaĝoj – la skribita insrukcio legato. La malo de legato estas stakato. Alian funkcion havas ligaturo: ĝi ligas sinsekvajn tonojn de sama tonalto al longa tono.

du legato-frazoj de melodio. Pri la problemoj diferenci inter ligarko kaj la markado de frazoj vd. frazarko.

Ludotekniko redakti

Klavarinstrumentoj redakti

Je klavarinstrumentoj oni ĝenerale ligas per tio, ke oni levas la antaŭe frapitan klavon nur tiam, kiam oni jam frapas la venontan. Por tio necesas la ludoteknikoj de la trans- kaj submetado de la fingroj samkiel la muta fingroŝanĝo.

Piano redakti

Je la piano ekzistas krome t.n. tondaŭriga pedalo (ankaŭ legato-Pedalo), kiu levas la dampilojn de ĉiuj tonoj. Per tio oni povas alceli legaton eĉ tiam, se la mano ŝanĝas la pozicion. La legato evoluis ĉ. 1800 kiel baza artikulacio ĉe la pianludado.

Orgeno redakti

Dumpase de la 19-a jarcento sur orgeno la strikta, t.e. la kontinua legatoludado, fariĝis kutimo. Jen orgenistoj devis aparte ekzakte observi la priskribitajn teknikojn por la legatoludado, ĉar la tono ne iom post iom finsonas, tiel ke la rompiĝoj inter du tonoj estas pli bone aŭdeblaj lo ekz. ĉe piano. Depende de la speco de ludotraktilaro la fingroforto necesa por tenado de klavo ĉe orgeno povas esti multe pli alta ol ĉe aliaj klavarinstrumentoj. Kiel speciala regulo alvenis finfine tiu de la komuna noto: noton, kiu ŝanĝas ekde unu voĉo en alian, oni ludis kiel ligita per ligarko por eviti novekfrapon kaj la per tio kaŭzata antaŭan maltenadon de la klavo. Je pedalludado la orgenisto devas pli ofte uzi la kalkanon, mutŝanĝi la piedojn kaj glitigi la piedoj de unu al la najbaran klavon.

La ĉi-supre priskribita ludotekniko nuntempe ne plu universale validas, kvankam foje ĝi ankoraŭ estas instruata. Precipe la orgenmuziko de la romantiko tamen bezonas tiun ĉi ludoteknikon.

Ĉar kelkaj tonoj bezonos iom da temo por sonadi stabile, je la orgenludado povus okazi, ke la sekva tono jam devas esti frapata, antaŭ ol la antaŭa klavo estas maltenata.

Arĉinstrumentoj redakti

Arĉinstrumentistoj realigas legaton per tio, ke ili ludas la koncernajn tonojn sen haltigo aŭ direktoŝango de la arĉo, do dum unu frotetado.

Blovinstrumentoj redakti

Sur blovinstrumento oni ligas per tio, ke oni ne interrompas la aerfluon inter la ligendaj tonoj .

Plukinstrumentoj redakti

Je plukinstrumentoj eblas, flue ludi helpe de legatotekniko serion da notoj, sen ke aŭdeblas la frapeton de tono per plektro aŭ per la plukado. Je gitaro oni distingas du teknikojn:

  • fraplidado: ĉe tio oni frapas per fingro de la prenomano la ludendan tonon sur la prentabulo, dum kiam oni tenas la fingron sur la antaŭa tonpozicio, por ke la tono ne rompiĝas.
  • detiroligado: rapida detirado de kordo generas la tonon. Ĉe tio la prenomano tiras la fingron plejparte oblikven for de la kordo, tiel ke ekestas klara tono. Dum la detirado oni ne denove frapu la kordon.

Ambaŭ teknikoj plej facile funkcias, se giraristo jam ekfrapis antaŭan tonon. Pro tio li kombinas frapan kaj detiran lidadojn ofte per la perplektra frapado. La legatoteknikoj sur gitaro postulas multe da ekzercado, ĉar ili ege streĉas la muskolaron.