Legoland' Billund estas porinfana amuzparko en Billund, Danio, kiu dediĉiĝas al la infanludila konstrusistemo Lego: al la miniatura rekonstruo de multaj elektitaj britiaj kaj aliaj eŭropaj vidindaĵoj, sed ankaŭ al grandaj amuzparkaj amuzaĵoj en la stilo de la konstrusistemo, ekzemple infanaj veturejoj plejparte je radaj aŭ boataj veturiloj de ne-timiga rapideco, sed ankaŭ tri Lego-stilaj ondaj fervojoj. Kiel multaj aliaj amuzparkoj, la teritorio dispartiĝas laŭ diversaj temoj, interalie "kavalira reĝlando", "lando de aventuroj", "urbo Legoredo" (lando de vakeroj) kaj "lando de piratoj". Krome interalie ekzistas demonstrejo pri la produktado de la ludiloj, ludejo kie infanoj (kaj laŭvole ankaŭ plenkreskuloj) povas konstrui ludilojn el granda elekto de konstrueroj, kaj vendejo de imprese grandega elekto da konstrueroj.

Legoland' Billund
Legoland
loko Billund,  Danio
malfermiĝo 1968
adreso LEGOLAND ApS
DK-7190 Billund
tel. +45-7533 1333
retejo / http://www.legoland.dk
Geografia situo 55° 44′ N, 9° 8′ O (mapo)55.7355555555569.1261111111111Koordinatoj: 55° 44′ N, 9° 8′ O (mapo)
Legoland' Billund (Danio)
Legoland' Billund (Danio)
DEC
Legoland' Billund
Legoland' Billund
Situo de Legoland' Billund
Map
Legoland' Billund
vdr

La parko estas la unua en serio de similspecaj amuzparkoj, kiuj ĉiuj havas la nomon Legoland': Post la malfermo de la "originalo" dum la jaro 1968 en Billund, Danio, tutproksime de la produktejo de la Lego-brikoj, dum 1996 sekvis la brita variaĵo Legoland' Windsor en Anglio, kiel tria dum 199 parko en Carlsbad, Kalifornio kaj kiel kvara dum 2002 la parko Legoland' Germanio en Mezeŭropo. Dum la jaro 2005 la firmao Merlin Entertainments aĉetis 70 procentaĵojn de ĉiuj parkoj; la restaj 30 procentaĵoj restis ĉe la firmao Lego. Kiel la aliaj parkoj, ankaŭ tiu en Danio estas sezona kaj ne funkcias dum la vintro: ĝi akceptas gastojn inter marto kaj oktobro.

La parko estas unu el la plej konataj lokoj de Danio kaj multaj, aparte junaj, turistoj nur pro ĝi konsciiĝas ke la internacie konata infanludila konstrusistemo Lego fakte venas el Danio.

Iom da fotaj impresoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti