La legoma spinaco[1] (Spinacia oleracea) estas unujara planto el la familio de la amarantacoj (Amaranthaceae) kiu parencas al la kvinoo kaj atriplo. Ĝi estas rapide kreskanta folia legomo, kiu jam frue dum la printempo haveblas. Ĝi estas malnova legomo kiu por la unua fojo estis kultivata en Persio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Legoma spinaco

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Spinaco Spinacia
L. 1753
Subfamilioj

Amaranthoideae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La vorto spinaco devenas de la persa vorto اسفناج 'Esfenaj'. Spinaco kreskas en la tuta mondo escepte de la tropikoj. Kvankam en Ĉinio oni jam dum jarcentoj kultivis spinacon la planto atingis Eŭropon nur dum la 12-a jarcento per la alveno de la Maŭroj en Hispanio. Dum la 16-a jarcento spinaco ankoraŭ estis novaĵo en Italio, sed tamen jam normalaĵo en Anglio. La unua uzado estis limigita al laksigilo. La laksiga efiko okazas pro la alta enhavo de okzalata acido.

Nutra valoro redakti

100 gramoj da freŝa spinaco enhavas:

Spinaco estas riĉa je fero, karoteno, vitamino E kaj antioksidantoj.

Fotaro redakti

Referencoj redakti