Lehnice, hungare Lég estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia germana nomo estas Legendorf.

Situo redakti

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1239 en formo Legu. Tiam la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Pozsony. Frue formiĝis du najbaraj vilaĝoj.

Malý Lég redakti

Vilaĝoparto Malý Lég hungare Kislég (en ambaŭ lingvoj Malgranda Lég) menciiĝas unue en 1311 en formo Kyus Leeg. En 1866 okazis incendio.

Veľký Lég redakti

Vilaĝoparto Veľký Lég hungare Nagylég (en ambaŭ lingvoj Granda Lég) menciiĝas unue en 1328 en formo Leeg. Tiam la vilaĝo havis preĝejon. La fervoja linio distranĉas la vilaĝoparton.

Ĝis 1919 ambaŭ vilaĝoj apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La vilaĝoj unuiĝis en 1940. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 2409 da homoj (1659 hungaroj, 647 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumo redakti