Lemeĥ

nomo de du bibliaj personoj

Lemeĥ estas la nomo de pluraj personoj en la Biblio.

Lemeĥ Kainido redakti

Lemeĥ
Biblia persono
Wikimedia set index article
Verko Genezo 4, 18-sekvaj
Informoj
Eble sama Lamech
Familio Filo de Metuŝael, pranepo de Kaino. Edzinoj: Ada kaj Cila. Infanoj: Jabalo kaj Jubalo; Tubal-Kaino kaj Naama
 
 
vdr

Lemeĥ (hebrelingve: לֶמֶך) filo de Metuŝael kaj pranepo de Kaino laŭ Biblio (Genezo 4, 18-sekvaj), estis la unua homo kiu praktikis poligamion. Li prenis al si du edzinojn: Ada kaj Cila. La kristanaj komentariistoj diris, ke la fakto, ke Lemeĥ estis pranepo de Kaino, montras la kondamnon de Dio kontraŭ poligamio.

Al Ada li naskigis Jabalon kaj Jubalon, al Cila, Tubal-Kainon kaj Naaman.

En la Biblio estas registrita la barbara "kanto de Lemeĥ" (Genezo 4, 23-24):

Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ,
Atentu mian parolon!
Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi
Kaj junulon por tubero al mi;
Se sepoble estos venĝite por Kain
Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

Tio montras la dekadencon de homaro, pro tio, en la sekva verseto, Biblio rakontas pri la naskiĝo de tria filo de Adamo, Set, kiu estos la prapatro de Noa.

Lemeĥ Setido redakti

Lemeĥ
Biblia persono
Wikimedia set index article
Verko Genezo 5-31
Informoj
Eble sama Lamech
Familio filo de Metuŝelaĥ, patro de Noa, pranepo de Set
 
 
vdr

Lemeĥ filo de Metuŝelaĥ, patro de Noa kaj pranepo de Set, vivis, laŭ Genezo (5-31) 777 jaroj. Tiu nombro, 777 en Biblia simbologio signifas perfekteco, ĝi estas la malo de la Antikrista nombro 666 de Apokalipso. Oni povas vidi en Lameĥ Setido la malon de Lameĥ Kainido, pro tio ke li estis patro de Noa. Li mortis 5 jaroj antaŭ la Diluvo.