La lemna lingvo estis lingvo uzata en la nun greka insulo Lemnos apud la turkia marbordo. Ĝi estas atestita en du ĉefaj tekstoj sur unu ŝtono trovita apud Kaminia en 1885. Malgranda nombro de fragmentoj de argilaj objektoj kun surskribaĵoj de du-tri literoj ankaŭ estas.

La lemna estis skribita en alfabeto parenca al la etruska alfabeto, sed ĝi estas sendependa evoluaĵo de la greka alfabeto. La lingvo mem estas parenca al la etruska lingvo, sed havis plurajn malsamaĵojn.

La ekzisto de la lemna lingvo subtenas la teorion pri 'orienta deveno' de la etruskoj.