"Lenfilm" estas granda rusia kinofabriko situanta en Sankt-Peterburgo, Rusio. Ĝi okupas kvar hektarojn de la urba teritorio kaj funkcias en dek konstruaĵoj.

Lenfilm
filmkompanio • kina firmao vd
Dum 1914 - nekonata/nuntempe
Jura formo open joint-stock company
Sidejo Sankt-Peterburgo
Lando Rusio
Agokampo filmo
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝia riĉa kolekto havas multenombran unikan rekviziton: manĝilaro, kuirilaro, preĝejaj kaj palacaj utilaĵoj, armilaro kaj pafilaro, vestaro de ĉiuj epokoj.

La emblemo de "Lenfilm" estas monumento La Bronza Rajdanto starigita omaĝe al imperiestro Petro la Unua, kiun lumigas lumstrioj.

Ĝin oni establis la 30-an de aprilo 1918 kiel Petrograda kinokomiteto ĉe Narkomproso (Popola komisariato pri klerigado), kiun estris Anatolo Lunaĉarskij. La unua agita-propaganda filmo titolita "Uplotnenie" (Kunpremado) aperis la 7-an de novembro 1918, kiam oni celebris la unuan datrevenon de la Oktobra revolucio en Rusio.

Ekde 1934 la kinofabriko nomiĝas "Lenfilm".

Dum la Granda Patriota milito (1941 - 1944) "Lenfilm" kaj "Mosfilm" (moskva kinofabriko) estis evakuitaj al urbo Almato, Kazaĥio (tiam Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko), kie oni establis la unuigitan kinoproduktejon. Restintaj en la sieĝita urbo Leningrado kameraistoj plu filmis kronikon de la bataloj.

En la kinofabriko "Lenfilm" oni produktis pli ol 1500 filmojn, multaj el kiuj meritis premiojn de la prestiĝaj eksterlandaj kinofestivaloj en: Festivalo de Cannes, Berlinale, Internacia filmfestivalo de Lokarno, San Sebastian kaj aliloke.

Ekde 2004 ĝi titoliĝas kiel "Malfermita akcisocieto Lenfilm".

Kelkaj ĉefverkoj redakti

  • 1934 — Ĉapajev
  • 1938 — Petro la Unua
  • 1941 — Valerij Ĉkalov
  • 1941 — Maskofesto
  • 1947 — Cindrulino
  • 1955 — Du kapitanoj
  • 1955 — La dekdua nokto
  • 1958 — Mister X
  • 1960 — Damo kun hundeto
  • 1961 — Homo-amfibio
  • 1964 — Hamleto
  • 1964 — Dormanta belulino
  • 1966 — Estro de Ĉukotko
  • 1966 — Neĝa reĝino
  • 1967 — Geedziĝo en Malinovka
  • 1968 — Morta sezono
  • 1969 — La blanka suno de la dezerto
  • 1970 — Reĝo Lear
  • 1973 — Senkapa rajdanto
  • 1973 — Kraŝo de inĝeniero Garin
  • 1976 — Blua birdo
  • 1977 — Blokado
  • 1977 — Geedziĝo
  • 1979 — Sherlock Holmes kaj doktoro Watson
  • 1981 — Silva
  • 1982 — La damo de pikoj
  • 1984 — Testamento de profesoro Dowell
  • 1986 — Kiel fariĝi stelo
  • 1987 — Insulo de kraŝintaj ŝipoj
  • 1988 — Hunda koro
  • 1992 — Fenestro al Parizo
  • 1992 — Tartufo
  • 2008 — Papera soldato
  • 2013 — Malfacile esti Dio
  • 2015 — Eksedziĝo laŭ propra volo
  • 2016 — Kontribucio

Vidu ankaŭ redakti

Kinematografio en Rusio

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] oficiala ttt-ejo ruse
  • [2] Lenfilm en IMDb kun plena listo de filmoj angle
  • [3] historio de la rusa kino ruse