Leninisma avangardismo

En la kunteksto de teorio de la leninisma revolucia luktado, avangardismo estas strategio pere de kiu la plej klas-konsciaj kaj politike antaŭenigitaj sekcioj de la proletarolaborista klaso, priskribita kiel revolucia avangardo, formas organizaĵojn por treni pli grandajn sekciojn de la laborista klaso al revolucia politiko kaj servi kiel manifestaĵoj de proletara politika povo kontraŭ la burĝaro.

Vladimir Lenin (Vladimir Iljiĉ Uljanov) popularigis la koncepton de politika avangardismo kiel konceptigita de Karl Kautsky, detalante siajn pensojn en unu el siaj plej fruaj verkoj, nome "Kion faru?" argumentis, ke la komplekseco de marksismo kaj la malamikeco de la establita sistemo (la aŭtokrata, duon-feŭdisma ŝtato de Imperia Rusio) postulis fermitan grupon de individuoj elsarkitaj el la avangardo de la laborista klaso por ke ili savgardu la revolucian ideologion ene de la partikularaj cirkonstancoj prezentitaj de la tiama carisma reĝimo. Kvankam Lenin dekomence deziris revolucian organizadon similan al la tiutempa Socialdemokratia Partio de Germanio, kiu estis malferma al la publiko kaj pli demokratia en la organiza nivelo, laŭ Lenin la Rusia aŭtokratio malhelpis tion.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti