Lennie TRISTANO (* 19-an de marto 1919 en Ĉikago, Ilinojso; † 18-an de novembro 1978 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto, pianisto kaj multinstrumentisto, aranĝisto, komponisto kaj muzikpedagogo. Oni aldifinas lin al la stiloj bibopo, malpasia ĵazo kaj modala ĵazo ĝis al anticipanto de klasika libera ĵazo de la 1960-aj jaroj.

Lennie Tristano
Lennie Tristano, proks. 1947. Foto de William P. Gottlieb
Lennie Tristano, proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1919 (1919-03-19)
en Ĉikago
Morto 18-an de novembro 1978 (1978-11-18) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Illinois School for the Visually Impaired • American Conservatory of Music
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.lennietristano.com
vdr
Bill Harris, Denzil Best, Flip Phillips, Billy Bauer, Lennie Tristano, Chubby Jackson, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Vivo redakti

Leonard Joseph Tristano naskiĝis en 1919 kiel dua el kvar gefiloj de italaj enmigrintoj en Ĉikago. Jam en la aĝo de kvar jaroj li eklernis pianludon, komence instruate de sia fratinok, kiu kromprofesie laboris kiel operkantistino kaj pianistino. Sekve de la furiozanta hispana gripo lia vidkapablo estis ege limigita, en la aĝo de dek jaroj li estis tute blinda. Ekde 1928 ĝis 1938 li iris en Ĉikago al lernejo por blinduloj, kiel li krome lernis muzikteorion kaj la ludadon de violonĉelo, klarneto kaj tenorsaksofono. Post tio li vizitis ĝis sia ekzameno en 1943 la Usonan Muzik-Konservatorion, kie li ĉefe studis klasikan muzikon – precipe li okupiĝis pri Johann Sebastian Bach. Krom tio li ludis en Ĉikago ĵazon kaj komencis instrui post sia ekzameno. Al liaj unuaj lernantoj en Ĉikago apartenis Lee Konitz kaj komponisto Bill Russo.

En 1946 li transloĝiĝis al Novjorko kaj fondis proprajn bandetojn (triopojn ĝis sesopojn), al kiuj aparte apartenis gitaristo Billy Bauer kaj tenorsaksofonisto Warne Marsh (kiu studis ĉe li ekde 1948). Plua grava kunmuzikanto estis aldosaksofonisto Lee Konitz el la Claude-Thornhill-Orkestro, kiu tiam ankaŭ kunludis kun Gil Evans kaj Miles Davis. Krome li ludis kun muzikistoj kiel Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie. Li altiris tiom da atento, ke la revuo Metronome Magazine elektis lin en 1947 kiel muzikisto de la jaro (Metronome-ĵurnalisto Barry Ulanov estis unu el liaj plej fervoraj porparolantoj). Tristano estis tiutempe kun sia ensemblo krom Evans kaj Davis kun Gerry Mulligan, John Lewis unu el la esencaj kreintoj de la malpasia ĵazo, kiu evoluis el bibopo. Al liaj plej esprimplenaj pecoj apartenas la improvizaĵoj „Digression“ kaj „Intuition“ sonregistritaj en majo de 1949 por la albumo Crosscurrents kun Konitz, Marsh, Bauer, Arnold Fishkin (b), Harold Granowsky kaj Denzil Best (ambaŭ dr); la gravan pozicion de du pluaj pecoj, registrataj dum la sama kunsido kun liberaj improvizaĵoj, produktisto Pete Rugolo ne ekkonis (la registraĵoj ne estis arĥivitaj).

La stilo de Tristano estas aparte interesa pro lia maniero, ludi ĝis tri sendependajn taktojn kaj interplekti ilin. En 1951 li fondis en Novjorko ĵazlernejon, la unua siaspeca, en kiu instruis i.a. liaj lernintoj Bauer, Konitz, Marsh kaj pianisto Sal Mosca. En 1955 ekestis la mitaj muzikpecoj „Requiem“, „Line Up“ kaj „Turkish Mambo“ same kiel koncertregistraĵoj kun Lee Konitz, kiuj poste aperis sur lia unua muzikalbumo Lennie Tristano ĉe diskeldonejo Atlantic.

Improvizad-kunsidoj kaj sonregistraĵoj ekde 1956 maloftiĝis. Tristano koncentriĝis pri la instruado kaj prezentis nur foje en „Half Note“. Sur la disko Descent into the Maelstrom li daŭrigis siajn eksperimentojn per plurtavola sonregistrado. En 1965 Tristano unufoje koncertvojaĝis tra Eŭropo, en 1968 li lastan fojon publike prezentis en Usono. Li daŭrigis instruadon ĝis sia morto en 1978.

Du el la gefiloj de Lennie Tristano el lia dua geedzeco kun Carol Miller, frapinstrumentistino Carol Tristano kaj gitaristo Bud Tristano, prizorgas lian muzikan heredaĵon.

Tristano-lernejo de la frua moderna ĵazo redakti

Lennie Tristano instruis komence en sia hejmo kaj malfermis poste lernejon ĉe la 32-a Strato en Novjorko. En 1956 li fermis la lernejon kaj instruis ekde Long Island.

Liaj metodoj enhavis ĉefe la okupiĝon pri la barokmuziko kaj aparte pri Johann Sebastian Bach. Modeluloj en ĵazo estis Louis Armstrong, Earl Hines, Roy Eldridge, Lester Young, Charlie Christian, Charlie Parker kaj Bud Powell. La solooj ĉe ĉi tiu (fakte tre limigita) selekto de muzikistoj estis transskribataj de sonregistraĵoj kaj laŭkantataj, poste laŭludataj. Estis ĝenerale grave, ĝisfunde krei fundamenton: Antaŭ ol la studentoj okupiĝis pri la instrumento, ili ne nur povu kanti ĉion, sed ankaŭ regu malfacilajn bazaj ritmajn same kiel plurritmajn ekzercojn. Post tio ili lernis la muzikpecojn en ĉiuj tonaloj, kaj en maĵoro kaj ankaŭ en minoro, kaj ili okupiĝis detale pri la harmoniaj strukturoj de ĉiu akordo. Finfine Tristano nomas tamen la melodion plej grava elemento de la muziko kaj de la improvizado.

Kroma muzika distingilo de lia instruo regulis plejparte la rolon de la ritmosekcio en bando; frapinstrumentisto kaj basisto fakte nur tenis la tempon, ili zorgis pri stabila fundamento, kiu ebligis al la soloistoj iliajn riskemajn transŝovojn kaj harmoniajn ekskursojn. Ofte publiko kaj recenzistoj sentis la Tristano-bandojn pro ĉi tiu kutimo tro malmulte interagemajn kaj dinamikajn. Pro ĉi tiu ludmaniero sentata kiel sinregema, malpasia kaj intelekta ja ekestis la nomo "cool jazz".

Regule okazis en la Tristano-Lernejo improvizad-kunsidoj. Tristano prezentis multajn koncertojn kune kun siaj plej bonaj studentoj; ankaŭ okazis studiaj sonregistradoj. Je tio oni prezentis kaj sonregistris la ekzercitajn komponaĵojn, ofte komplikajn melodiliniojn pri famaj normkantoj, ankaŭ invenciojn de Bach (de la duopo Marsh/Konitz) apartenis al la programo. Por multaj el liaj lernantoj, inter ili Lee Konitz, Billy Bauer, Peter Ind, Lloyd Lifton, Warne Marsh, Lennie Tristano ne nur estis mentoro, sed ankaŭ iaspeca patrofiguro kaj ĉiaspeca modelulo. Kelkaj studentoj studis jardekojn ĉe li, aparte Warne Marsh – almenaŭ – longan tempon ne povis disiĝi de sia instruisto. Pluaj Tristano-lernantoj estis Bill Russo, Connie Crothers, Lenny Popkin, Sal Mosca, Sheila Jordan, Bill Evans, Fran Canisius, Betty Scott, Jeff Morton, Willie Dennis, Don Ferrara, David Liebman, Alan Broadbent kaj rokgitaristo Joe Satriani.

Ankaŭ tipa por Lennie Tristano kaj liaj adeptoj estis la konsciigo pri muzikaj fonaĵoj kaj randaj kampoj de muziko. La rondo okupiĝis pri psikoanalizo, ekz. kun sciencistoj kiel Sigmund Freud kaj Wilhelm Reich. Oni diskutis pri la enfluado de sentoj en la muzikon. Tristano kontraŭis ĉiun komercismon, furiozis kontraŭ koncertorganizistoj kaj kafejo-posedantoj, kiuj ekspluatadis la artistojn kaj devigis ilin, aŭ muzike adaptiĝis aŭ „malsatmorti“ („....either conform, comercially, or starve..“). Laŭ lia opinio postuloj de la socio ne rajtas malhelpi neniun arton je libera evoluo.

Akcepto deflanke de nigrusonaj muzikistoj redakti

Eble Lennie Tristano rigardis sian metodon kiel „blankula“ alirmetodo al ĵazo. Aparte kaptis lian atenton eŭropaj komponistoj (Johann Sebastian BachBela Bartók). La preferata repertuaro preskaŭ ne enhavis bluson, sed multajn pecojn de blankulaj muzikistoj kiel George Gershwin, Jerome Kern kaj Cole Porter.

Warne Marsh, lernanto de Tristano, esprimiĝis ofte pri la diskriminacio de la blankulaj muzikistoj en ĵazo, kiun li ĉiam spertadis. Multaj tiutempe opiniis, ke blankuloj ne kapablas kompreni kaj muziki ĵazon. Relative malofte okazis kunmuzikado de Tristano-anoj kaj nigrusonaj muzikistoj. Kelkaj nigrusonanoj, ekz. Charlie Parker kaj Max Roach, tamen esprimis sian admiron por la stilo de Tristano kaj foje aperis je improvizad-kunsidoj en ties lernejo.

Grandan influon Tristano tamen havis sur basiston Charles Mingus, kiu je siaj ĵazkursoj (ekde 1953) kunmuzikis kun multaj Tristano-lernintoj (ekz. Teo Macero, John LaPorta) kaj en sia provluda kaj improviza praktio lernis multan de li. Mingus mem studis komence de la 1950-aj jaroj ĉe Tristano.

Diskoj redakti

  • Intuition  –  (1946–52; 4 lumdiskoj kaj akompankajero 40-paĝa, kompilita en 2003 Proper/mcps)
  • Live in New York  –  (de 1949; kun Lee Konitz, Warne Marsh, Billy Bauer k.a., kompilita en 2004 de Jazz Door)
  • Crosscurrents, Capitol 1949 (albumforme eldonita nur en 1972)
  • Descent into the Maelstrom, Inner City 1952
  • Lennie Tristano (Atlantic, 1956)

Literaturo redakti

  • Peter Ind: Jazz Visions – Lennie Tristano and his legacy Londono, Equinox Pbl. Ltd., 2005.
  • Eunmi Shim: Lennie Tristano: His Life in Music] Ann Arbor, University of Michigan Press 2007 ISBN 0-472-11346-1

Eksteraj ligiloj redakti