Leo Penn

usona aktoro

Leonard Francis PENN (1921 - 1998) estis juda-usona aktoro kaj reĝisoro kaj patro de muzikisto Michael Penn kaj aktoroj Sean Penn kaj Chris Penn.[1][2][3]

Leo Penn
Persona informo
Naskonomo Leonard Francis Penn
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1921 (1921-08-27)
en Lawrence
Morto 5-an de septembro 1998 (1998-09-05) (77-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Olive Deering • Eileen Ryan vd
Infanoj Sean Penn • Chris Penn • Michael Penn vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1946– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li servis en la usona armeo dum la 2-a Mondmilito kiel bombisto de bombaviadilo B-24 Liberator. Post la milito, li iĝis teatra aktoro kaj li gajnis premion Theatre World Award en 1954 pro aktorado en The Girl on the Via Flaminia kaj poste, 1956, ekrolis en televido. Li rolis Mr. Rico'n en epizodo Ringside Padre de prireligia televidserio Crossroads. En 1957 li rolis en epizodo One If by Sea de televidserio Navy Log kaj post tio, li rolis en multaj televidserioj ĝis la mezo de 1960-a jardeko.

Penn apogis la sindikatojn de Hollywood[4] kaj rifuzis akuzi aliajn al Kontraŭmalusona Komitato dum makartiismo dum esploro pri suspektata komunisma infiltrado de la kina industrio. Pro tio, li estis nigralistita kaj Paramount refuzis rekontrakti lin kiel aktoro.[5]

Ĉar li ne plu sukcesis labori kiel aktoro, Penn reĝisoris kelkajn televidseriojn ĉefe I Spy, Lost in Space, Star Trek, Blue Light, Custer, Sara, St. Elsewhere, Kojak, Starsky and Hutch, Cagney & Lacey, Little House on the Prairie, Columbo, Hawaii Five-O, Trapper John, M.D., Magnum, P.I. kaj Father Murphy.

Referencoj redakti

  1. Pfefferman, Naomi, "Spectator", Jewish Journal, 1997-10-16. Kontrolita 2018-05-25.
  2. Chopped Liver Gets a Mention, but No Jewish Wins on Oscar Night (March 2, 2004). Alirita May 25, 2018.
  3. Bilmes, Alex. Sean Penn Is Esquire's March Cover Star. Esquire (16a de februaro 2015). Alirita 8a de majo 2018.
  4. Shattuck, Kathryn, "Leo Penn", The New York Times Company.
  5. Hilden, Julie. In Defense of Sean Penn's Speaking Out: How Celebrity Activists Can Serve as A Modern Bulwark of Our Constitutional System. FindLaw.com. Thomson Reuters (2005-01-18). Arkivita el la originalo je 2016-11-27. Alirita 2019-01-15.