Leo STEIN (11a de Majo 1872 – 29a de Julio 1947) estis usona artokolektisto kaj kritikisto. Li naskiĝis en Allegheny (nune en Picburgo), pli aĝa frato de Gertrude Stein. Li estis influa promocianto de la pentrarto de la 20-a jarcento. Ekde 1892, li studis en Harvarda Universitato en Kembriĝo (Masaĉuseco), dum du jaroj. La venontan jaorn, li veturis tra la mondo kun sia kuzo, Fred. En 1897, li transiĝis al la Universitato Johns Hopkins en Baltimore (Marilando), kie li gradiĝis en 1898.

Leo Stein
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1872 (1872-05-11)
en Allegheny
Morto 29-an de julio 1947 (1947-07-29) (75-jaraĝa)
en Florenco
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardJohns Hopkins Universitato
Familio
Frat(in)oj Michael Stein • Gertrude Stein
Okupo
Okupo artkolektanto • ĵurnalisto • kolektanto • artokritikisto • pentristo
vdr

Stein pasigis nombrajn jarojn loĝante en Parizo kun sia fratino. En 1914, la gefratoj separiĝis pro malkonsento de Leo kun la obsedo de Gertrude por Alice B. Toklas, kiun li priskribis kiel "speco de nenormala vampiro".[1] Stein revenis al Usono por labori kiel ĵurnalisto sed finfine setliĝis apud Florenco, Italio, kun sia koramikino, Nina Auzias. Ili finfine geedziĝis en 1921.[2]

Stein mortis pro kancero en 1947 en Florenco. Auzias memmortigis sin du jarojn poste.

Verkoj redakti

  • Stein, Leo. Appreciation: Painting, Poetry, and Prose. 1947. Reprint. University of Nebraska Press, 1996.
  • Stein, Leo. The A-B-C of Aesthetics. New York: Boni & Liveright, 1927.
  • Stein, Leo. "Pablo Picasso." The New Republic (April 23, 1924): p. 229-230.

Notoj redakti

  1. Barnet 1996.
  2. James R. Mellow, Charmed Circle: Gertrude Stein and Company Alirita la 27an de Novembro 2008

Bibliografio redakti

  • Wineapple, Brenda. Sister Brother: Gertrude and Leo Stein. London: Putnam, 1996.
  • Four Americans in Paris: The Collections of Gertrude Stein and Her Family. New York: Museum of Modern Art, 1970.
  • Barnet, Andrea, "The Moderns". The New York Times. 2a de Junio, 1996. Alirita la 22an de Julio 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Leo Stein Collection. Yale Collection of American Literature, Beinecke Rare Book and Manuscript Library.