Leon Cyboran

Leon CYBORAN (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1928 en Krakovo, mortis la 6-an de junio 1977 en Varsovio) - pola filozofo kaj sanskritologo, historiisto de la hinda filozofio, esploristo de la klasika jogo, tradukinto kaj interpretisto de ties fontaj traktaĵoj, ankaŭ kreanto de la propra, originala filozofio (surbaze de esotera lingvistiko). Lekciisto ĉe la Akademio de Katolika Teologio en Varsovio kaj la Katolika Universitato de Lublin.

Leon Cyboran
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30)
en Krakovo
Morto 6-an de junio 1977 (1977-06-06) (48-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj polasanskrito vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio • Ekonomika Universitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo filozofo • verkisto de nefikcio • tradukisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Disĉiplo de profesoroj: Jan Legowicz (filozofo, historiisto) kaj Eugeniusz Słuszkiewicz (hindeŭropisto, hindologo). En Barato ricevis sanskritan nomon Siṁha Śivorām aŭ (laŭ alia raporto) Siṁha Śivovarṇ (kie siṁha signifas leono = Leon (samptempe "leono" simbolas venkon); Śiva estas nomo de la dio de joganoj, Rāma - nomo de la alia grava dio de hinduismo, varno estas socia grupo), t.e. "(Venkanta) Leono de la gento de Śiva" (de la kasto de joganoj).

Biografio redakti

Siatempe unusola en Pollando fakulo pri la hinda filozofio, unu el malmultaj okcidente, edukita pri la eŭropa filozofio kaj la hinda filologio. Leon Cyboran finis tri studdirektojn: filozofion kaj ekonomikon en Vroclavo kaj hindologion en Varsovio, doktoriĝis ĉe la Filozofia Fakultato de la Varsovia Universitato surbaze de disertaĵo Purusza – byt podmiotowy w „Jogasutrach” (Próba nowej interpretacji systemu jogi) (Puruŝo – ento subjekta en „Jogasutroj”. Provo de nova interpreto de la sistemo de jogo). Lekciisto ĉe ATK en Varsovio (Akademio pri la Katolika Teologio) kaj KUL en Lublin (Katolika Universitato Lublina).

Li komencis en la du universitatoj de Pollando novan aliron en la monda scienco (escepte de Hindio) – regulajn lekciojn pri la hinda filozofio kune kun la instruo de sanskrito en filozofiaj fakoj, ekster la orientalistikaj institutoj, kaj postulis ke aliaj okcidentaj universitatoj sekvu la ekzemplon. Aŭtoro de la projekto fondi en Barato Internacian Akademion pri la Hinda Filozofio. Li emfazis neprecon rompi eŭropcentrismon de onia filozofia penso kaj bezonon plivastigi onian pensan horizonton en filozofio. La hindan filozofion lekciis por studentoj de filozofio por pliampleksi ilian pensokampon.

Tradukinto - de sanskrito en la polan lingvon - de fundamentaj traktaĵoj pri la klasika jogo: Jogasutroj de Patanĝali kaj la unua komentario Jogabhaŝja de Vjaso, eldonitaj de PWN (Ŝtata Scienca Eldonejo) en la serio „Biblioteko de Klasikuloj pri Filozofio” sub la titolo Klasyczna joga indyjska (Klasika hinda jogo). La aŭtoro de libro Filozofia jogi (Filozofio de jogo) kaj de pluraj artikoloj pri la hinda filozofio. Konanto de teorio kaj praktiko de la jogo en la monda skalo. Tro frua foriro ne permesis al li fini habilitan disertaĵon „Joga klasyczna. Filozofia i praktyka” (Klasika jogo. Filozofio kaj praktiko), kiu estis defendota aŭtune 1977 ĉe la Filozofia Fakultato de Katolika Universitato en Lublin. Same li ne finis aliajn kontribuojn pri la hinda filozofio kaj la propra.

Kontraŭkomunisto, defendanto de individuismo kaj sendependo de la individuo, kies moto estis – estu libera kaj donadu liberon. Granda morala aŭtoritato kaj edukanto de junularo. Pro sia kritiko de totalisma reĝimo kaj decida maljeso kunlabori kun Sekureca Servo alfrontis akran konflikton kun la komunisma registaro. Pro sia senkompromisa sinteno perdis laboron ĉe Varsovia Universitato kaj estis konstante gvatata. Malaperis la 3-an de junio 1977.

Verkaro redakti

  • Klasyczna joga indyjska. Jogasutry przypisywane Patańdżalemu i Jogabhaszja, czyli komentarz do Jogasutr przypisywany Wjasie (Klasika hinda jogo. Jogasutroj atribuataj al Patanĝali kaj Jogabhaŝjo, aŭ komentario al Jogasutroj atribuata al Vjaso). Tradukis de sanskrito, prilaboris priskribojn, verkis enkondukon kaj postvorton kune kun vortaro de terminoj Leon Cyboran. Biblioteka Klasyków Filozofii (Biblioteko de Klasikuloj de Filozofio), PWN, Warszawa 1986 (kun la plej gravaj artikoloj de Leon Cyboran)
    • la 2-a eldono kompletigita: Joga sutry. Joga bhaszja (Jogasutroj. Jogabhaŝjo), PWN, Warszawa 2014
  • Joga klasyczna - podstawy systemu (Klasika jogo - fundamentoj de la sistemo), "Studia Indologiczne" 19 (2012) (lekcio prezentita en TPPI (Societo pri Pola-Barata Amikeco) 13.04.1977 (skribita laŭ magnetofona surbendigaĵo de Tadeusz Suchocki kaj kompletigita per pluraj subskriboj de preparata habilita disertaĵo)
  • Myśli głupie i niegłupie, Aforyzmy oraz inne drobne utwory (Pensoj stultaj kaj nestultaj. Aforismoj kaj aliaj etaj verkaĵoj), red. Tadeusz Suchocki, Eldonis Zofia Muzyka (fratino), Warszawa 2016, p. 157, ISBN 978-83-944268-0-4

Aforismoj de Leon Cyboran redakti

Estu libera kaj donadu liberecon

(La plej alta moralleĝo)


Mi estas spirito

Ekstere homo

(La tuta religio)


Vivu per la koro

Menso malvarmigu ĝian ardon

Sed ne estingu


Ne serĉu feliĉon

agu

feliĉon vi havas ene


Pri la amo

Ne avidu

Sed admiru


En spiriteco ĉio inverse

Por la mensulo paradoksoj


Ne ekzistas problemoj

Pririgardo! Prijuĝo!

Decido, ago!


Kolektis Tadeusz Suchocki, tradukis Lidia Ligęza

Malaperigo redakti

En 2015 Instituto pri Nacia Memoro komencis enketan esploron. Antropologo pruvis surbaze de prisekcaj fotoj de la kadavro, prezentita post kelkaj semajnoj al familianoj por identigo, ke ili montras alian personon ol fotoj de la viva homo. La eltombigo, okazinta februare 2017, permesis genetikan esploron, kiu montris, ke la genetika kodo estas identa kun tiu de la fratino Zofia Muzyka. Akuzisto, jam post retombigo, plu esploras la kazon.

Interesaĵoj redakti

  • Parapsikologio: du semajnojn antaŭ malapero li havis etaĝan sonĝon (sonĝo en la sonĝo), ke sidante en prizona kelo aŭdas ĉiam pli laŭtajn paŝojn kun la eksento ili iras forkonduki vin. La sonĝo timigis lin, sed pro periodo de studentaj ekzamenoj ne povis kaŝiĝi, kio pluroje okazis en lia vivo.
  • Dum dusemajna serĉado de la malaperinto kelkaj personoj de Lublin kaj Varsovio estis gvatataj de milico.
  • En 2017 Pola Instituto pri Nacia Memoro komencis enketadon konstatante, ke post du semajnoj estis entombigita alia false identigita persono, sed el la tombo elterigita la ĝusta; marte mortis post kelktaga brutala enketado ĉeĥa filozofo Jan Patočka, subskribinto de Ĉarto 77

Vidu ankaŭ redakti

Memorigo redakti

Bibliografio redakti

  • Tomasz Ruciński, Contribution of Leon Cyboran (1928-1977) to the Study of Philosophy of Yoga, Sanskrit and World Culture, SCHR.OR. 18, Berlino 1986
  • KGB porywa polskich uczonych, sprawa doktora Leona Cyborana - indianisty (KGB forkaptas polajn sciencistojn, la afero de Leon Cyboran - hindologo), en: Franciszek Bernaś, Mrok i mgła. Z dziejów KGB (Krepusko kaj nebulo. El historio de KGB), Wydawnictwo ETHOS, Warszawa 1997 ISBN 83-85268-34-0
  • Maciej St. Zięba, Cyboran Leon, Powszechna Encyklopedia Filozofii, t. II, Polskie Towarzystwo Tomasza z Akwinu, Lublin 2001
  • Tadeusz Suchocki, Życie i twórczość naukowa Leona Cyborana (Vivo kaj scienca kreado de Leon Cyboran), Studia Indologiczne, Instytut Orientalistyczny UW, Warszawa 2007
  • Michał Orzechowski, Polscy orientaliści na celowniku tajnych służb PRL-owskich (Polaj orientalistoj kiel celo de sekretaj servoj en Pola Popola Respubliko), en: W sieci historii, 6/2015
  • Tadeusz Suchocki, Leon Cyboran (1928-1977), parto I, el la ciklo "Historio de jogo en Pollando", p. 14-20, en "Yoga & Ayurveda", 3(14)2016
  • Lesław Kulmatycki, Krzysztof Stec (redaktoroj), Joga w Polsce, Przeszłość. teraźniejszość przyszłość (Jogo en Pollando. Pasinteco, nuntempo, estonteco) , AWF Wrocław, Vroclavo 2016
  • Maciej Stanisław Zięba, Cyboran Leon Jan, p. 125-126, en: Encyklopedia 100-lecia KUL (Enciklopedio de 100-jariĝo de KUL, unua volumo, p. 648, Wydawnictwo KUL, Lublin 2018, ISBN 978-83-8061-610-3, 978-83-8061-611-0 (unua volumo)

En Interreto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] www.indika.pl
  • [2] www.bibliotekajogi3.pl