Leon Wyczółkowski

Leon Jan WYCZÓŁKOWSKI [LEon jan viĉuŭKOFski] (nask. la 11-an de aprilo 1852 en Huta Miastkowska, mort. la 27-an de decembro 1936 en Varsovio) estis pola pentristo, grafikisto kaj desegnisto, unu el ĉefaj reprezentantoj de Juna Pollando en la branĉo de realisma pentrarto.

Leon Jan
Persona informo
Naskiĝo 11-a de aprilo 1852
en Huta Miastkowska
Morto 27-a de decembro 1936
en Varsovio
Lingvoj pola
Nacieco polo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • desegnisto • skulptisto
vdr

Biografio redakti

 
Sankta Kazimiro kaj Jan Długosz, 1873, la unua sukcesega pentraĵo de Wyczółkowski

Li naskiĝis la 11-an de aprilo en Huta Miastkowska apud Garwolin, tiama Rusio, kiel filo de Mateusz, et-nobela vitro-komercisto, kaj Antonina de Faliński. Li frekventis popolan lernejon en Kamionka apud Lubartów, kaj sekve gimnazion - unue en Siedlce, poste en Varsovio. En la jaroj 1869-1871 li lernis en varsovia Desegna Klaso ĉe Antoni Kamieński kaj Rafał Hadziewicz, kaj en la jaroj 1872-1873 ĉe Wojciech Gerson, realisma pentristo, kiu forlasis sociajn temojn kaj pejzaĝismon por ekokupiĝi pri pentrado historia kaj religia. Sendube Gerson havis fortan influon al eduko kaj artista eko de Wyczółkowski. Tiam li faris interalie la pentraĵojn Bildo de Trembowla, Murdo de s-ta Adalberto, Sankta Kazimiro kaj Jan Długosz. La lasta pentraĵo estis prezentata en la Societo de Belartoj Zachęta en Varsovio en 1873, kio estis lia unua artista sukceso.

En 1873 li vizitis Universalan Ekspozicion en Vieno, prezentantan larĝan aron de artaj fenomenoj. En aŭtuno de 1875 li vojaĝis al Munkeno kaj ĝis 1877 studis en tiea Belarta Altlernejo ĉe hungara pentristo Alexander Wagner. Tiam li desegnis Studaĵon pri maljunulino kun kufo kaj Studaĵon pri italino. Reveninte al Pollando, en la jaroj 1877-1879 li studis en la Krakova Arta Altlernejo sub gvido de Jan Matejko, portempe fasciniĝinte pri lia verkadomaniero. Sub lia influo Wyczółkowski pentris Eskapon de Maryna Mniszchówna kaj serion de portretoj. En 1878 li vizitis Universalan Ekspozicion en Parizo, kie li vidis interalie pentraĵojn de Claude Monet. En 1880 li loĝis en Lvivo, kie li ekkonis Adam Chmielowski. Sub la influo de tiu artisto li kreis du pentraĵojn: Knabino kaj bazilisko kaj Ĉevavela drako. Li pentris ankaŭ Alina kaj portreton de la infanoj de Dobrzyński.

Varsovia periodo redakti

 
Plugado en Ukrainio

En 1880 li revenis al Varsovio kie li perlaboris monon ĉefe pentrante laŭmendajn portretojn. En Varsovio li definitive forlasis akademismon. Baziĝante sur spertoj de francaj pentristoj (i.a. Monet) li pentris serion de salonaj-buduaraj scenoj (ekz. Modelo de pentristo, Pentraĵo simila al multaj, Foje mi vidis en buduaro).

En 1883 li vojaĝis al Ukrainio, kie restis dek jarojn, krom pli aŭ malpli longaj paŭzoj por vizitoj en Varsovio. Unue, ĝis 1887, li loĝis en Laszki - bieno de la familio Głębocki en Podolio. Sekvajn du-tri jarojn li pasigis en vilaĝo ĉe kuzo. Li loĝis ankaŭ ĉe Podhorski en Berezna en la kieva regiono kaj en Bila Cerkva ĉe Branicki. En Ukrainio li pentris famajn verkojn en multaj variantoj, kiel ekz. Fiŝistoj, Kamparanoj, Oksoj, Plugado en Ukrainio kaj Kolektado de betoj.

En 1889 li denove vizitis Parizon dum Universala Ekspozicio, kie li ekkonis verkojn de Monet kaj japanan arton. En 1890 en artosalono de Krywult en Varsovio li ekspoziciis pentraĵojn kreitajn dum la restado en Ukrainio. Ili prezentis evoluon de la artisto al la direkto de impresionismo. En la jaroj 1891-1893 li estis komitatano de la Belarta Societo Zachęta en Varsovio.

Krakova periodo redakti

 
Vadantaj fiŝkaptistoj, 1891
 
Portreto de d-ro Ludwik Rydygier kun asistantoj, 1897
 
Memportreto, 1899

En oktobro 1895 Leon Wyczółkowski estis dungita kiel lekciisto en la Krakova Arta Altlernejo kaj por lnge transloĝiĝis al Krakovo. Post 1895 mallongtempe li estis sub la influo de simbolismo (Sarkofagoj - 1897). Li multe vojaĝis tra Pollando kaj eksterlande (en Italio, Francio, Hispanio, Anglio, Irlando). Poiome li forlasis oleo-pentradon kaj ĉiam pli ofte uzis akvarelon, paŝtelon, kreton kaj inkon. Li utiligis certajn efektojn de impresionismo en pejzaĝoj kaj genraj pentraĵoj kun fortaj lumaj efektoj (Vadantaj fiŝkaptistoj). Li pentris interalie tatrajn pejzaĝojn, arbojn, historiajn objektojn de polaj urboj kaj valoraĵojn (la serio Vavela trezorejo), mutajn naturojn kaj florojn. Ekestis multaj memportretoj de la artisto kaj portretoj de elektitaj homoj, ekz. Ludwik Rydygier kun asistantoj, Stanisław Witkiewicz, Jan Kasprowicz, Karol Estreicher, Erazm Barcz, Józef Chełmoński, Konstanty Laszczka. Fine de la 19-a jarcento Leon Wyczółkowski iĝis unu el la plej popularaj krakovaj pentristoj apud Julian Fałat, Jacek Malczewski kaj Jan Stanisławski.

Kiel profesoro de la altlernejo ekde 1919 li edukis grandan nombron de pentristoj, el kiuj aparte famiĝis ĉefe Wojciech Weiss kaj Fryderyk Pautsch. En Krakovo li aliĝis al la kultura vivo de la urbo. En 1887 li estis unu el la establintoj de la Societo de Polaj Artistoj "Sztuka", kiu arigis la plej elstarajn tiutempajn polajn pentristojn kaj skulptistojn. Li aktive partoprenis ekspoziciojn organizatajn de la Societo. En literatura salono de Ignacy Maciejowski li renkontiĝis kun Adam Asnyk, Władysław Reymont, Tadeusz Miciński, Kazimierz Tetmajer, Jacek Malczewski, arto-kritikisto Konstanty Maria Górski. Li vizitadis la kafejon Paon, en kiu renkontiĝis bohemianoj. En la loĝejo de Fałat li ludis briĝon kun Stanisław Przybyszewski, Teodor Axentowicz kaj Jan Stanisławski. Li estis konata en la rondo kiel karikaturisto. Ekde la fino de la 1880-aj ĝis 1912 li interesiĝis ankaŭ pri la japana arto danke al Feliks Jasieński.

Fine de la 1890-aj jaroj li ekinteresiĝis pri grafiko kiel aŭtonomia rimedo de arta sinprezento. Li uzis i.a. litografion kaj akvaforton. Post 1910 li finfine elektis la teknikon de litografio kiu donis grandajn eblecojn de libera formado. Lia riĉa kaj diversa gravika artado havis pentristan kvaliton kaj prezentis larĝan skalon de formalaj solvoj (Tatroj - 1906, Litova teko - 1907, Gdansko - 1909, Hucula teko - 1910, Ukraina teko - 1912, Vavelo 1 kaj 2 - 1911/12, Gościeradz - 1924 kaj aliaj). Li perfekte prezentis la belecon de floroj kaj mutaj naturoj kaj faris portretojn de preskaŭ tuta artista medio de Krakovo.

Li elprovis siajn kapablojn kiel skulptisto farante statuon de husaro sur ĉevalo kiel projekton de tomboŝtono de Jan Matejko. En 1909 li iĝis rektoro de la Krakova Arta Altlernejo kaj ĉi tiun postenon okupis en la studjaro 1909-1910. En 1911 pro serioza malsano li emeritiĝis.

Kiam komenciĝis la unua mondmilito Wyczółkowski troviĝis en la bieno Malinowszczyzna apud Vilejka en Litovio, kie li studis arbaran pejzaĝon. Li haste revenis al Varsovio kie li restis unu jaron ne povante trairi al Krakovo. Li pentris akvarelojn kaj faris litografiojn kun la malnova urbocentro (Teko Malnova Varsovio). De 1915 li estis en Krakovo, kie li ligiĝis kun legioj de Józef Piłsudski. Kelkajn monatojn de 1916 li restis en la 6-a infanteria regimento apud Varsovio. Tiam li kreis la serion Relemoroj el Legionowo.

Grandpollanda-pomeria periodo redakti

 
Printempo en Gościeradz, 1933
 
Domo de Leon Wyczółkowski en Bydgoszcz, nun muzeo

Ekde 1922 Wyczółkowski ligis sin kun la regionoj Grandpollando kaj Pomerio. Tiam al la Grandpollanda Muzeo en Poznano li donacis sian kolekton de orienta arto, tio estis tapiŝoj, tapetoj, vazoj, bovloj, vitraĵoj, antikvaj mebloj, pentraĵoj kaj grafikaĵoj. Pro tiu donaco la artisto ricevis palaceton en Gościeradz apud Bydgoszcz.

Ekde tiam li pasigis someron en sia palaceto ĉirkaŭita de parko kaj fruktoĝardeno. Kreiĝis pentraĵoj de maljunaj kverkoj, piceoj kaj pinoj, de kampoj, kaj ankaŭ tekoj: Impresoj el Białowieża (1922), Gościeradz (1923-1924), Jubilea teko de la preĝejo S-ino Maria en Krakovo (1926-1927). En 1929 li transloĝiĝis de Krakovo al Poznano. Li pentris interalie vidaĵojn de Poznano, Tuchola-arbaro (ekz. la pentraĵo Taksuso el la naturrezervejo Wierzchlas) kaj pollanda marbordo de la Balta Maro. Unu el liaj lastaj verkoj estis Printempo en Gościeradz (1933) konata en kvar versioj. En 1933 li estis nomumita honora profesoro de la Arta Altlernejo en Krakovo, kaj en 1934 - profesoro de grafiko en la Arta Altlernejo en Varsovio.

Loĝante en Gościeradz, kie li aranĝis pentro-laborejon, li ofte vizitis Bydgoszcz. En libera tempo li promenis tra la urbo, rigardis la plej belajn konstruaĵojn kaj maljunajn arbojn. Ravis lin grandegaj poploj ĉe la kanalo de Bydgoszcz. En 1924 li donacis kelkajn verkojn al la Urba Muzeo en Bydgoszcz, kion sekvis kolektado de aliaj liaj verkoj. Ankoraŭ dum la vivo de Wyczółkowski unu el la salonoj de la muzeo estis dediĉita al la artisto. En 1924 kaj 1934 la muzeo faris ekspoziciojn de liaj verkoj. Krome li ekspoziciis en Krakovo, Varsovio, Poznano kaj eksterlande.

Leon Wyczółkowski mortis la 27-an de decembro 1936 en Varsovio pro pneŭmonio[1]. La sepulto okazis la 30-an de decembro 1936 en Bydgoszcz kaj ĉestis ĝin plurmila homamaso, en kiu estis reprezentantoj de la registaro, eklezio kaj pola artistaro. Oni realigis lian deziron esti entombigita en la vilaĝa tombejo de Wtelno apud Bydgoszcz.

La 8-an de aprilo 1937 la edzino Franciszka, laŭ la lasta volo de la edzo, donacis al la urbo Bydgoszcz 425 verkojn, skiz-kajerojn, personajn objektojn kaj ekipaĵojn de la laborejo. Bydgoszcz devigis sin prizorgi la kolekton, popularigi la verkadon, soleni datrevenojn ligitajn kun la artisto kaj flegi lian tombon.

Familio redakti

Ekde 1915 Leon Wyczółkowski havis edzinon Franciszka de Panek Wyczółkowska. Ili ne havis infanojn.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leon Wyczółkowski en la pola Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti