Leonard Bloomfield

usona lingvisto

Leonard BLOOMFIELD (1-a de aprilo 1887 en Ĉikago, Illinois; 18-a de aprilo 1949 en New Haven) estis usona lingvisto kaj la ĉefa reprezentanto de la usona strukturismo en lingvistiko. Lia ĉefa verko "Language" (lingvo) estas kelkfoje konsiderata kiel la ĉefa lingvistika verko de la 20-a jarcento[1].

Leonard Bloomfield
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1887 (1887-04-01)
en Ĉikago
Morto 18-an de aprilo 1949 (1949-04-18) (62-jaraĝa)
en New Haven
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Viskonsino ĉe MadisonUniversitato de ĈikagoUniversitato de LepsikoUniversitato de Göttingen • Harvard College
Okupo
Okupo lingvistopedagogo • universitata instruisto
vdr

Esperanto redakti

En sia verko Language (1-a eldono 1935) Bloomfield traktas ankaŭ Esperanton. Li asertas tie, ke ne ekzistas Esperanto-indiĝenoj aŭ -denaskuloj, al kiuj oni povus demandi pri la lingvo-uzo: In the semantic sphere, especially, we can scarcely hope to set up a rational or stable scheme; there are no natives to whom we could go for decisions[2] (en la semantika sfero speciale ni apenaŭ povas esperi establi racian aŭ stabilan skemon; ne ekzistas indiĝenoj/denaskuloj, al kiuj ni povus turniĝi por decidoj). Evidente Bloomfield ne konis la realon de Esperantujo: La unua Esperanto-denaskulino naskiĝis jam en 1904; raportoj pri denaskuloj publikiĝis ekde 1921[3]. Krome pri Esperanto oni ne turniĝas al denaskuloj, kiel eble en aliaj lingvoj - la Deklaracio pri Esperanto (Bulonjo, 1905) detaligas ke kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo. Krome pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton. Ŝajnas ke Bloomfield ne konsideris tiun tre bazan dokumenton de la lingvo Esperanto. Aldone por prijuĝi la menciitan eventualan ekziston aŭ ne-ekziston de racia aŭ stabila skemo en la semantiko estus kompreneble pli konvene rigardi la ĝis tiam jam ekzistantan literaturon en Esperanto (eble dumilo da libroj, plurcentoj da literaturaj verkoj) kaj studojn pri ĝi; anstataŭe Bloomfield nur spekulaciis senbaze kaj sen doni fonton.

Referencoj redakti

  1. Charles F. Hockett: Foreword. In: Leonard Bloomfield: Language. Ed. by Charles F. Hockett. Chicago: The University of Chicago Press, 1984, p. ix–xiv, ĉi tie: p. xiii.
  2. Leonard Bloomfield. Language. Delhi (Motilal Banarsidass), 1996, pp. 506-507
  3. Vd. Butler, M.C. (1921); laŭ Corsetti, 1996: 265.