Leon(h)ard Lechner (* ĉirkaŭ 1553 en Provinco Bolzano; † 9-a de septembro 1606 en Stutgarto) estis Sudtiroldevena komponisto.

Leonhard Lechner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1553 (1553-01-01)
en Sudtirolo
Morto 9-an de septembro 1606 (1606-09-09) (53-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

La ekzakta deveno de Lechner estas nekonata. La kromnomo Athesinus, kiun li parte uzis, konkludigas sian devenon el la Adiĝovalo en Provinco Bolzano.

Landshut/Munkeno redakti

Ĝis ĉirkaŭ 1570 Lechner estis dungita kiel kantoknabo ĉe la Bavara kortego en Landshut. Oni supozas, ke li jam antaŭe estis muzikisto de la Munkena kortegokapelo kaj tie estis disĉiplo de Orlando di Lasso, des pli multe ĉar komponteknikaj atingaĵoj italdevenaj evidentas en siaj verkoj, ekzemple en la Deutschen Sprüchen von Leben und Tod [Germanaj sentencoj pri vivo kaj morto].

Nurenbergo redakti

Almenaŭ ekde 1575 Lechner restadis en Nurenbergo kaj tie publikis per la kolekto Motectae sacrae [motetoj sakralaj] la unuan eldonaĵon de siaj propraj komponaĵoj. Krome li laboris ĉe la lernejo de St. Lorenz en Nurenbergo. Ĉi tie ankaŭ li edziĝis kun Dorothea Kast, nask. Lederer, vidvino de la urbofajfisto Friedrich Kast.

Hechingen redakti

Komence de 1584 Lechner ekoficis kiel kortegokapelestro ĉe la grafo Eitel Frederiko la 4-a de Hohenzollern en Hechingen. Pro disputoj kun sia superulo, la grafo, tiu ĉi maldungis lin kaj deklaris lin senŝirmulon. Lechner do unue fuĝis al Tübingen kaj poste sub la ŝirmon de la duko Ludoviko de Virtembergo al Backnang.

Virtembergo redakti

Post mallonga tempo li ricevis dungitecon kiel tenoro en la Virtemberga kortegokapelo en Stutgarto, kiu rezidis en la kastelpreĝejo de la malnova kastelo. En la jaro 1589 do li iĝis kortegokomponisto. Sur la postenon de kortegokapelestro li nur sukcesis antaŭeniĝi en 1594, kiam lia antaŭulo mortis. Je tiu tempo Lechner jam mem estis kronike malsana.

Tamen en tiu ofico li atingis vastan konatecon, la kortegokapelo vaste konatiĝis sub lia direktado. Post sia morto Leonhard Lechner ricevis ĉi tie honorigan entombigon. Lia tomboslabo hodiaŭ troviĝas en la Hospitalpreĝejo en Stutgarto.

Graveco redakti

Plejgrave estis Lechner pro la evoluigo de la Germana kanto. Kontraŭe al Orlando di Lasso Lechner alprenis pli influojn de la Itala vilanelostilo. La kulmino de lia verkado estas liaj Deutschen Sprüche von Leben und Tod [Germanaj sentencoj pri vivo kaj morto]. En la evangela sakralmuziko li gravis antaŭ ĉio pro la pluevoluigo de la Germanlingva eklezikanto samkiel sia pasionoverko Historia der Passion und Leidens unsers einigen Erlösers und Seligmachers Jesu Christi, [Historio de la pasiono kaj suferado de nia Redemptoro kaj Beatiganto Jesuo Kristo], kiu estas modela por multaj postaj pasionkomponaĵoj.

Verkaro redakti

  • Motectae sacrae, 1575
  • Newe Teutsche Lieder zu drey Stimmen, 1576
  • Der ander Theyl Newer Teutscher Lieder zu drey Stimmen, 1577
  • Newe Teutsche Lieder mit Vier und Fünff Stimmen, 1577
  • Sanctissimae virginis Mariae canticum, quod vulgo Magnificat inscribitur, secundum octo vulgares tonos, 1578
  • Newe Teutsche Lieder, 1579
  • Sacrarum cantionum, liber secundus, 1581
  • Iohanni Neudorffero sponso... ac Iustinae Henzin sponsae.. psalmum hunc Davidicum (Beati quorum remissae sunt), 1581
  • Newe Teutsche Lieder mit fünff und vier Stimmen, 1581
  • Harmoniae miscellae Cantionum Sacrarum, 1583
  • Liber Missarum Sex et Quinque Vocum, 1584
  • Neue lustige Teutsche Lieder nach Art der Welschen Canzonen, 1586 (2-a pliigita eldono 1588)
  • Septem Psalmi poenitentiales, 1587
  • Neue Geistliche und Weltliche Teutsche Lieder mit fünff und vier stimmen, 1589
  • Epitaphia, 1593
  • Deutsche Sprüche von Leben und Tod, el la postmorta manuskripto de 1606

Eksteraj ligiloj redakti