Leonhard von Keutschach

Leonhard von KEUTSCHACH [kojĉaĥ] (naskiĝis ĉirkaŭ 1442 en Viktring, mortis la 8-an de junio 1519 en Salcburgo) estis salcburga ĉefepiskopo ekde 1495.

Leonhard von Keutschach
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1495-1519
Sekvanto Matthäus Lang von Wellenburg
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1442
en Viktring
Morto 8-an de junio 1519 (1519-06-08)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Keutschach iĝis en 1460 kanoniko aŭgustenana en Eberndorf kie li estis ĝis 1467 bienadministranto. En 1473 li nomumitis preposto ĉe Sankta Laŭrenco en Sankt Kanzian am Klopeiner See-Stein kaj en 1481 preposto en Eberndorf. En la 20-a de oktobro 1490 li ricevis fare de la papo Inocento la 8-a kapitulestrecon en Salcburgo. Tiun ĉi funkcion li daŭre havis ĝis 1503, verŝajne kun antaŭe aljuĝita kanonika digneco. En la 7-a de julio 1495 li elektitis salcburga arkiepiskopo fare de kompromisuloj, en la 17-a de aprilo 1496 konsekrita episkopo.

Graveco redakti

Tipas por lia regado ŝparemo kaj ekonomia ekfloro. Salekspluatado kaj -komerco garantiis grandajn spezojn; la unua granda prospero de la orekspluatado kaj la grandiĝinta komercado kun Venecio donis plue multajn gajnojn. En tiu ĉi kunteksto vidindas la reformoj katastraj (1496-1600), la rekomenco de monerfarado kaj la subteno de internacia komerco per la konstruo de novaj komercvojoj. Ekonomia estis verŝajne ankaŭ la kaŝita celo malantaŭ la forpelo de ĉiuj judoj el la episkopujo en 1498 laŭ ordono de Keutschach kiel ankaŭ la detruo de iliaj sinagogoj.

La absolutisma regado de Keutschach ekde 1503 kontraŭbatalis la privilegiojn de la urbo Salcburgo. En 1511 la episkopo arestigis ĉiujn gravulojn de la urba administracio kaj devigis ilin rezigni pri ĉiuj rajtoj garantiitaj iam per la Granda konsililetero de 1481. En 1512 finfine deklaritis nova urba regularo.

Kvereloj estis ankaŭ kun la Abatejo Sankta Petro: la benediktantoj devis cedi posedaĵojn. Samo okazis ĉe la reprezentantoj de la landaj klasoj al kiuj estis priskribitaj grandaj impostopagoj. Kun la najbaraj bavaroj iĝis problemoj koncerne la fikso de la prezo por salo, koncerne impostojn, la tribunalon en Mühldorf kaj pro la kvereleto de Keutschach kun Georg von Wiesbach.

La rilato kun imperiestro Maksimiliano la 1-a estis ŝanĝanta kaj ŝancela pro la salcburgaj havaĵoj en Interna Aŭstrio kaj Tirolo kaj pro la ĉirkaŭo de Salcburgio per habsburgaj teritorioj disde multaj flankoj. Senteblis tiu ĉi geografia minaco malgraŭ la salcburga neŭtraleco en la Heredmilito de Landshut (1505), kiam Laufen (Salzach), Rupertiwinkel kaj Mühldorf am Inn suferis sub la reĝaj trupoj. Sed sukcesis almenaŭ la reakiro de Gmünd in Kärnten (1502) kaj Ptuj (1511) kaj novaj akiroj de la regiono Wildeneck kun al komunumoj Mondsee kaj St. Wolfgang im Salzkammergut kiel ankaŭ la akiro de la regiono Itter (Tirol)

 
Blazono de Keutschach kun la rapo

La lastaj vivojaroj estis ĉagrenigitaj per la konflikto kun Matthäus Lang von Wellenburg kiu laŭ ordono de papo Julio la 2-a (laŭ ruza instigo de imperiestro Maksimiliano) instalitis kiel helpepiskopo de Keutschach en 1512. Lang gajnis la konfidon de la katedralkapitulanoj per la promeso zorgi en Romo ke la regulo de la aŭgustenanaj kanonikoj ne plu validu por la salcburgaj kanonikoj. Tion Keutschach ne volis akcepti kaj komencis longan proceson ĉe la Roma kurio kiun li perdis en majo 1519.

La tutan regadon helpis ĝenerala bonstato: Salcburgo iĝis unu el la plej riĉaj germanaj princolandoj. Arto kaj muziko ŝatatis kaj burgoj kaj kasteloj novkonstruitis respektive alikonstruitis. En la Citadelo Hohensalzburg Keutschach farigis fortimpresajn salonojn kaj Hans Valkenauer komisiitis fari monumenton por li. Aliaflanke lia avareco, absolutisma regostilo kaj nepotismo kiel ankaŭ lia duonklereco igis lin malsimpatia por multaj samtempuloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe NDB