Leonhart FUCHS [LEonhat fuks] (17-an de januaro 1501 en Wemding - 10-an de majo 1566 en Tübingen) estis germana medicinisto kaj botanikisto.

Leonardo Fukso
(1501–1566)
Germana kuracisto kaj botanikisto
Germana kuracisto kaj botanikisto
Persona informo
Leonhart Fuchs
Naskiĝo 17-a de Januaro 1501
en Wemding, Sankta Romia Imperio
Morto 10-a de Majo 1566
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj latinafru-nova altgermanagrekamezepoka hebreagermana vd
Ŝtataneco Duklando Bavario vd
Alma mater Universitato de Heilbronn
Universitato de Erfurt
Universitato de Ingolstadt
Profesio
Okupo kuracistobotanikisto • filikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Studinte en Heilbronn, Erfurt kaj Ingolstadt, li en la jaro 1524 doktoriĝis pri medicino. Dum du jaroj li laboris kiel kuracisto en Munkeno kaj en 1526 li revenis al Ingolstadt kie li akiris profesoran postenon. Kiel protestanto li tie, en profunde katolika medio, spertis multajn malfacilaĵojn, pro tio li sekvis inviton al Ansbach, kie fondiĝis protestantisma universitato – kiu tamen fiaskis. En la jaro 1535 li fariĝis profesoro pri medicino en Tübingen, kie li ĝismorte agadis.

Kvankam Leonhart Fuchs estis alte respektata medicinisto, lia famo fontas ĉefe el liaj meritoj kiel botanikisto. Lia majstre ilustrita botanika ĉefverko, kiu en la jaro 1542 unuafoje aperis en latino (De historia stirpium commentarii insignes) kaj unu jaron poste en la germana lingvo (New Kreüterbuch), priskribas pli ol 500 plantojn kaj estas rigardata la plej grava botanika verko de la 16-a jarcento.

La fuksio (lat. Fuchsia) ricevis sian nomon honore al Leonhart Fuchs, kaj konsekvence ankaŭ la fuksia koloro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti