Leonid Aleksandroviĉ Govorov (ruse Леонид Александрович Говоров; la 22a de februaro [malnovstile 10a de februaro] 1897 – 19a de marto 1955) estis soveta milit-komandanto. Artileria oficiro, li aliĝis al la Ruĝa Armeo en 1920. Li gradiĝis el kelkaj sovetaj militakademioj, inklude la Militakademio de la Generala Stabanaro de la Ruĝa Armeo. Li partoprenis en la Vintra Milito kiel veterana artileria oficiro.[1]

Leonid Govorov
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1897 (1897-02-22)
en Jaranskij distrikto
Morto 19-an de marto 1955 (1955-03-19) (58-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Milita Lernejo M. V. Frunze
Familio
Infano Vladimir Govorov
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

En la Dua Mondmilito, Govorov stariĝis al komando de armeo en novembro 1941 dum la Batalo de Moskvo. Li komandis la Leningradan Fronton el aprilo 1942 ĝis la fino de la milito. Li atingis la rangon de Marŝalo de Sovetunio en 1944, kaj ricevis la titolon de Heroo de Sovetunio kaj multajn aliajn premiojn.[2]

Notoj redakti

  1. "Leonid Govorov". warheroes.ru (en rusa). Alirita la 21an de majo 2017.
  2. Glantz p. 214

Bibliografio redakti

  • Glantz, David M. (2002). The Battle for Leningrad 1941–1944. Kansas University Press. ISBN 0-7006-1208-4.
  • Glantz, David M.; House, Jonathan (1995). When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler. Kansas University Press. ISBN 0-7006-0899-0.
  • Kiselev, A.N. (1971). Полководцы и военачальники Великой Отечественной. Molodaya Gvardiya.
  • Isayev, Alexei (2006). Когда внезапности уже не было. История ВОВ, которую мы не знали. Moscow: Yauza, Eksmo. ISBN 5-699-11949-3.