Leono de OstiaLeono MarsikaLeono de Montokasino (Marsiko, 1046Romo, la 22-an de majo 1115) estis itala monaĥo, historiisto pri la abatejo de Monto Kasino kaj kardinalo episkopo.

Leono de Ostia
Brusto de Leono Marsika en la preĝejo de Sankta Aŭra de Ostia
Brusto de Leono Marsika
en la preĝejo de Sankta Aŭra de Ostia
Persona informo
Naskiĝo 1046
en Marsica
Morto 22-an de majo 1115 (1115-05-22)
en Ostia
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Familio
Dinastio Berardi vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • historiistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Chronica monasterii Casinensis
kardinalo episkopo de Ostia
Dum 1102/1107–...
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Membro de nobela familio de la Marsika regiono (Abruco, Italio), Leono Marsika, kiel li mem sin nomis en la prologo de la Chronica monasterii Casinensis, lia ĉefverko, eniris en monaĥejon de Monto Kasino dekkvarjaraĝanta, ricevita kaj instruigita de abato Dezidero[1],

En Monto Kasino, Leono, ĉar bibliotekisto jam ekde 1072, eble jam 24 jaraĝa, povis gvidi la realigon de famega manuskripto, la “Kasina Legaĵaro 99”, ne malsupera al aliaj samepokaj pro valoro en la historio de la minuskla skribo de la samtempa itala produkto kaj pro la ornamado de la komencaj literoj.

Se elstara estis la influo de Leono en la aranĝo kaj pliriĉigado de la bilioteko de Monto Kasino, same rimarkinda estis lia lerteco en la scio pri la dokumentoj de la Montokasina arkivo kaj ĝia profito en la defendo de titoloj de posedo kaj prerogativoj de la abatejo: tasko kiun li disvolvigis okaze de sinodoj de Laterano 1078, Melfi 1089, en Romo 1097, en Benevento 1098.

La lasta fonto kiu dokumentas pri Leono ankoraŭ estante simpla monaĥo ne estas datebla antaŭ 1101 ("Regesto de S. Angelo in Formis"); nemultpost, inter la 1102 kaj la 1107, li estas nomumita de papo Paskalo la 2-a kardinalo episkopo de Ostia. En tiu rolo li funkcias unuafoje en papa ago de la 7-a de septembro 1109 (la Liber Censuum), aperante poste plene kuntrenita en la politika-eklezia krizo eksplodita en Romo en 1111. La papo fakte estis kontraŭvole altirita de imperiestro Henriko la 5-a subskribi, antaŭ ol la papa kronado, en Sutri pakton sur kies bazo altrudi al la germanaj episkopoj la redonon al la reĝo de certaj posedaĵoj. Kardinalo Leono kontraŭis tiun imperiestran pretendon ĉar perforto kontraŭ la papo. Pro tiu sinteno, daŭrigonta ankaŭ post la cedo de la papo, li estis ankaŭ arestita.

Fariĝinte kardinalo, Leono utiligadis la librojn de la kasina biblioteko kiel aperas el la registroj mem de la biblioteko: temas pri, ekzemple, Misalo (Bibl. Ap. Vaticana, Borg. lat. 211) kaj rolaĵo de Exultet, ambaŭ interalie reflekso de la pietas (pietato) de la monaĥo kardinalo, kiu mirinde honoris per sia persono kaj verkoj kaj aktivecoj la vivon kaj historion de Monto Kasino. Pri tio konsciiĝis ankaŭ la anonima kopiisto kiu duone de la 12-a jarcento registris la forpason okazintan la 22-an de majo 1115 en la Nekrologo per la formulo obiit venerande memorie (forpasis en honorinda memoro).

Verkoj redakti

Kiel monaĥo Bibliotekisto en Monto Kasino kaj kiel kardinalo-episkopo de Ostia-Velletri, Leono disvolvas intensan literaturan aktivecon en hagiografia kaj historia kampoj, laŭ atestaĵoj de Petro Diakono en Liber illustrium virorum archisterii Casinensis.[2]

Perdiĝintaj estas liaj Sermones de Pasca kaj Sermones de Nativitate, dum pri la Ystoria peregrinorum (rakonto pri la eventoj ligitaj al la unua krucmilito supervivas, laŭ iuj kritikistoj, reflekso en la Chronica[3], kies teksto montras iun speccon de rilato kun la 'Historia belli sacri, konservita en Kasina kodekso 300, kaj verko de la monaĥo Gregorio (poste episkopo de Terracina.[4]

Ĉirkaŭ la 1094 Leono kompilis la Vita sancti Mennatis, antaŭata de la Translatio (translokiĝo) de la sanktulo al la katedralo de Caiazzo, okazinta samjare.

Ĉirkaŭ la duono de la jarcento Leono redaktis la Narratio de consecratione ecclesiae Casinensis (rakonto pri la konsekro de la kasina preĝejo), same kiel ankaŭ la Breviatio de monasterio Sanctae Sophiae, kiu eble estis laboraĵo prepare al la Chronica, kaj kiu reflektas la engaĝon elspezitan de la sama Leono por persone revenĝi antaŭ la papa aŭtoritato jurisdician rajton de Monto Kasino sur monaĥejo de Benevento, kiu nova vira komunumo anstataŭis tiun virinan.

Verko inter la plej gravaj de la itala mezepoka historiografio, la Chronica monasterii Casinensis de Leono en la unua redakto reiras al la jaroj tuj sinsekvaj al 1099. Okaze de lia morto, la verko restis inerrompita ĉe la duono de la periodo de la regado de abato Dezidero (III, 33: septembro 1075), sen tamen pritrakti pri la posteulo, abato Oderizo, sub kies komisio li alfrontis la verkon, kiu estos finita de aliaj pritraktontaj la eventojn ĝis la jaro 1127 (IV, 95). Intervenis en la verko, alportante modifojn, Petro Diakono kiu, kronike atinginte la jaron 1138, aŭdacas prezentiĝi kiel unika aŭtoro de la tuta verko.

Fundamenta por kono pri la historiaj eventoj de centra-suda Italio aparte de la 11-12aj jarcentoj, la leona Chronica montras ke siaj fontoj estis la Biblio, la liturgio, la Patroj de la Eklezio, aparte la sugestio de la litterarum scientia de Marko Terencio Varono kiu enkondukas emfazi ties ligojn kun Monto Kasin, [5], la dialogoj de Gregorio la 1-a kaj diversaj hagiografiaj verkoj krom la kronikoj de la abatejo.

Notoj redakti

  1. Chronica III, Prolog.
  2. Patrologia Latina 173, kol. 1038-1039
  3. Chronica IV, 11, pp. 475-481
  4. (Liber illustrium virorum, XXXII, Patrologia Latina 173, kol. 1039-1040)
  5. Chronica I, 1, p. 17

Vidu ankŭ redakti

Literaturo redakti

  • Jean Mabillon, Museum Italicum, I, p 2, Lutetiae Parisiorum 1724, pp. 131–236.
  • Petri Diaconi Casinensis Liber illustrium virorum archisterii Casinensis, in Patrologia Latina 173, kol. 1038-1039.
  • Giovanni Battista Gennaro Grossi, La scuola e la bibliografia di Monte Casino. Saggio istorico, Napoli 1820, pp 76–78.
  • Ex Willelmi Malmesburiensis scriptis historicis, a cura di G. Waitz, in Monumenta Germaniae Historica. Scriptores, 10, Hannover 1852, pp 480–481.
  • L. Tosti, Storia della badia di Montecassino, I, Roma 1888 (Opere complete 14), pp 211–213.
  • Le Liber Pontificalis, a cura di Louis Duchesne, II, Paris 1892, pp 369, 371.
  • Constitutiones et acta publica imperatorum et regum, I, a cura di L. Weiland, in Monumenta Germaniae Historica. Legum Sectio IV, Constitut., I, Hannover 1893, pp 572–573.
  • Karl Hampe, Reise nach England vom Juli 1895 bis Februar 1896, II. Fragmente einer Handschrift von Leo's von Ostia Chronik von Montecassino, in Neues Archiv, XXII (1897), pp 239–243.
  • Erich Caspar, Petrus Diaconus und die Monte Cassineser Fälschungen. Ein Beitrag zur Geschichte des italienischen Geisteslebens im Mittelalter, Berlin 1909, pp 8–17.
  • Pietro Fedele, Una chiesa del Palatino. S. Maria “in Pallara”, in Archivio della R. Società Romana di Storia Patria, XXVI (1903), p 371.
  • P. Fedele, Un codice autografo di Leone Ostiense con due documenti veliterni del secolo XII, in Bullettino dell'Istituto Storico Italiano, XXXI (1910), pp 7–26.
  • P. Fedele, L'“Exultet” di Velletri, in Mélanges d'archéologie et d'histoire de l'École Française de Rome, XXX (1910), pp 313–315.
  • Le Liber Censuum de l'Église Romaine, I, a cura di P. Fabre-L. Duchesne, Paris 1910, p 407.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNEJO: [1]

Eksteraj ligiloj redakti