Leontio (Λεόντιον) estis atena filozofino de la 3-a jarcento a.K.

Leontio
Persona informo
Lingvoj antikva greka
Loĝloko Antikva Ateno
Familio
Edz(in)o Metrodorus of Lampsacus
Infano Danae
Okupo
Okupo filozofohetajro
vdr

Ŝi estis lernantino de Epikuro kaj sekvantino de lia filozofio. La informadoj pri ŝi estas malabundaj. Konata kiel unu el la plej belaj virinoj de la antikva Grekio, edzino de Metrodoro la juna, amatino de Epikuro kaj eble de la poeto Hermesianakso, oni rakontas ke ŝi estis hetajro — amoristino aŭ prostituitino — sed tiu informo povas esti kalumnio, ĉar ne estis nekutime ke Epikuro permesis la ĉeeston de virinoj, fremduloj kaj sklavoj inter siaj lernantoj. Aliflanke, la hetajroj ĝuis sendependecon — malsame ol virinoj de aliaj sociaj grupoj.

Laŭ Cicerono, ŝi redaktis traktaton kontraŭ la filozofo Teofrasto.