Leopoldo Fortunato Galtieri

Leopoldo Fortunato GALTIERI (li naskiĝis en 1926).

Leopoldo Fortunato Galtieri
Persona informo
Leopoldo Fortunato Galtieri Castelli
Naskiĝo 15-an de julio 1926 (1926-07-15)
en Caseros
Morto 12-an de januaro 2003 (2003-01-12) (76-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancerokorinfarkto vd
Tombo La Chacarita Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Nation Military College • Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco vd
Partio senpartia vd
Subskribo Leopoldo Fortunato Galtieri
Infanoj 3
Profesio
Okupo oficiropolitikisto vd
Aktiva en “Rosario” Army Garrison vd
Aktiva dum 1943–18-a de junio 1982 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La alta argentina oficiro kaj ano de armea junto, kiu ekprenis potencon en la jaro 1976. En periodo de 19811982 li oficis en prezidenta oficejo. Poste li estis arestita kaj kulpigita pro „leĝeranima“ eksplodigo de milito je Falklandoj (Malvinoj), kiun Argentino malvenkis.

Leopoldo Fortunato GALTIERI naskiĝis la 15-an de julio de 1926 en urbo Caseros, ŝtato Buenos Aires, en familio de italaj almigrintoj. En la jaro 1943 li aniĝis en armean akademion kaj finstudinte li rapide supreniris sur ŝtupetaro de rangoj, kiam li en la jaro 1980 fariĝis ĉefkomandanto de la armeo.

Jam ekde la jaro 1979 li estis ano de armea junto, kies anoj en marto de 1976 eloficigis prezidentinon María Estela Martínez de Perón, la kvaran edzinon de Juan Domingo Perón. La 22-an de decembro de 1981 li ekfruntiĝis de la lando, kiam rezisto de la armeo kaj malforta sano devigis por abdiki prezidenton Roberton Eduardon Violan.

La argentina ekonomio spertis en la 70-aj jaroj kaj komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento abruptan trafalon. Inflacio fariĝis nekontrolata kaj monrezervoj sinkis al nulo. Senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj por forigo de la armea junto. Fine de marto de 1982 eksplodis en Buenos Aires kaj ankaŭ en aliaj grandaj urboj grandegaj kontraŭregistaraj demonstracioj. La 2-an de aprilo Galtieri eldonis, laŭ iniciato de siaj konsilantoj, ordonon por okupo de britaj Falklandoj.

La armea agado renkontiĝis ĉe argentina publiko kun treege pozitiva reago. Argentinanoj konsideris Falklandajn – aŭ Malvinajn – Insulojn kiel parto de sia lando kaj ili ne intencis repaciĝi kun tio, ke tenas ilin Britio. La invado en la insulojn estis tute evidenta provo de la registaro trankviligi publikan opinion kaj forturnigi la atentemon de nacio de la ekonomia falo. La intenco preskaŭ sukcesis: la nacio entuziasmiĝis por la milita klopodo. Sed britaj taĉmentoj estis pli sukcesaj kaj Galtieri devis la 15-an de junio de 1982 kapitulaci. Lia reĝimo perdis en unu fojo la plenan subtenon.

Du tagoj post la kapitulaco Galtieri rezignis pri la funkcio de prezidento kaj eĉ pri la ĉefkomandanto kaj li estis anstataŭigita de emeritigita generalo Reynaldo Baignona. Poste li estis arestita kaj en la jaro 1983 li staris pro eraroj, kiun li faris dum la falklanda milito, antaŭ armea tribunalo. Krome li devis respondeci pro malrespektado de homaj rajtoj. En decembro de 1985 la juĝo liberigis lin, sed tuj la sekvantan jaron estis Galtieri kulpigita pro „malzorgo“, ĉar li eksplodigis kaj malvenkis la militon je Falklandoj, kaj kondamnita al dek du jaroj de malliberigo. En oktobro de 1989 prezidento Carlos Saúl Menem amnestiis lin – komune kun pluaj 280 anoj de armitaj fortoj kaj la t.n. „maldekstrulaj malpacigintoj“.