Leopoldo Torre Nilsson

argentina reĝisoro, produktoro kaj verkisto

Leopoldo TORRE NILSSON (Bonaero, 5a de majo 1924 - Bonaero, 8a de septembro 1978) estis argentina reĝisoro, produktoro kaj verkisto de ampleksa filmaro. Li estis ofte nomita familiare per la kromnomo Babsy, kaj estis unu de la reĝisoroj plej gravaj kaj reprezentantaj de la argentina kinarto. Konsiderita de la kritikisto pri itala kino Gian Luigi Rondi kiel «numero unu argentina», li dediĉis al li ĉapitron de sia libro La kino de la grandaj majstroj.[1]​ Liaj filmoj de intelekta enhavo markis la nouvelle vague (nova tajdo) de la argentina kino kaj famigis geaktorojn kiel Graciela Borges, Bárbara Mujica, Elisa Christian Galvé, Alfredo Alcón, Elsa Daniel kaj Leonardo Favio.

Leopoldo Torre Nilsson
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1924 (1924-05-05)
en Bonaero
Morto 8-an de septembro 1978 (1978-09-08) (54-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo osta kancero
Tombo La Chacarita Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Familio
Patro Leopoldo Torres Ríos
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
TTT
Retejo http://www.torrenilsson.com.ar
vdr

En 1949 li faris sian unuan filmon kunreĝisore kun sia patro, El crimen de Oribe, adaptaĵo de la romano El perjurio de la nieve, de Adolfo Bioy Casares.

Per La casa del ángel (1956) komencis intensan kunlaboradon kaj produktoradon kun Beatriz Guido (grava verkisto, romanisto, scenaristo, de kelkaj filmoj de Torre Nilsson: La caída, Fin de fiesta, La mano en la trampa), kiu generis densan kaj perversan stilon kiu markis generacion de junaj reĝisoroj en la 1960-aj jaroj. Ili interkonatiĝis en 1951 ĉe la verkisto Ernesto Sabato kaj ilia rilato (el kreiva vidpunkto unu el plej fruktodonaj de la epoko) daŭris 27 jarojn, ĝis sia morto. Li estis entombigita en la Brita Tombejo de Bonaero.

Filmaro redakti

Kiel reĝisoro redakti

  • 1950: El crimen de Oribe (kunreĝisorita kun lia patro, Leopoldo Torres Ríos)
  • 1953: El hijo del crack (kunreĝisorita kun lia patro, Leopoldo Torres Ríos)
  • 1954: Días de odio
  • 1954: La Tigra (kun Diana Maggi) (premierita kun mankoj en 1964)
  • 1955: Para vestir santos (kun Tita Merello)
  • 1956: Graciela (kun Elsa Daniel)
  • 1956: El protegido
  • 1957: La casa del ángel (kun Elsa Daniel y Lautaro Murúa)
  • 1958: El secuestrador (kun Leonardo Favio y María Vaner)
  • 1959: La caída (kun Elsa Daniel, Duilio Marzio, Lautaro Murúa, Lydia Lamaison)
  • 1960: Fin de fiesta (kun Leonardo Favio kaj Graciela Borges)
  • 1960: Un guapo del 900 (Alfredo Alcón kaj Élida Gay Palmer)
  • 1961: La mano en la trampa (kun Elsa Daniel, Francisco Rabal, Maria Rosa Gallo, Leonardo Favio)
  • 1961: Piel de verano (kun Alfredo Alcón kaj Graciela Borges)
  • 1962: Setenta veces siete (kun Isabel Sarli kaj Francisco Rabal)
  • 1962: Homenaje a la hora de la siesta - Quatro mulheres para um heroi, en portugala - (kun Alida Valli, Paul Guers, Alexandra Stewart)
  • 1963: La terraza (kun Graciela Borges)
  • 1966: El ojo que espía (The Eavesdropper, angle)
  • 1967: La chica del lunes (Monday’s Child, angle; kun Graciela Borges)
  • 1967: Los traidores de San Ángel (The Traitors of San Angel, angle)
  • 1968: Martín Fierro
  • 1970: El santo de la espada (bazita sur El santo de la espada; kun Alfredo Alcón kaj Evangelina Salazar)
  • 1971: Güemes, la tierra en armas
  • 1972: La maffia (kun Alfredo Alcón, Thelma Biral, China Zorrilla)
  • 1973: Los siete locos (kun Alfredo Alcón kaj Leonor Manso)
  • 1974: Boquitas pintadas (kun Alfredo Alcón, Martha González, Luisina Brando)
  • 1975: El Pibe Cabeza (kun Alfredo Alcón y Martha González)
  • 1975: La guerra del cerdo
  • 1976: Piedra libre (kun Marilina Ross, Luisina Brando kaj Juan José Camero)

Kiel scenaristo redakti

  • 1952: Facundo, el tigre de los llanos
  • 1971: Güemes, la tierra en armas
  • 1982: Fiebre amarilla

Kiel produktoro redakti

  • 1971: Y que patatín... y que patatán

Kiel helporeĝisoro redakti

  • 1939: Los pagarés de Mendieta
  • 1940: Sinvergüenza
  • 1941: El mozo número 13
  • 1942: El comisario de Tranco Largo
  • 1942: ¡Gaucho!
  • 1942: El juego del amor y del azar
  • 1942: Santos Vega vuelve
  • 1942: El hombre del sábado
  • 1942: Romance sin palabras
  • 1942: Pelota de trapo
  • 1942: El hijo de la calle
  • 1942: El nieto de Congreve
  • 1942: Pantalones cortos
  • 1942: El hombre de las sorpresas
  • 1946: La tía de Carlos
  • 1947: La mujer más honesta del mundo

Kiel aktoro redakti

  • 1971: Güemes, la tierra en armas

Libroj redakti

  • 1967: Entre sajones y el arrabal (rakontoj)
  • 1973: Del exilio (rakontoj)
  • 1978: Jorge, el nadador (romano)

Notoj redakti

  1. Rondi, Gian Luigi, Los grandes maestros del cine, paĝoj 309 al 312, 1983, Buenos Aires, Emecé.

Eksteraj ligiloj redakti