Leporo[1] (Lepus) estas reprezentanto de la ordo de leporuloj (Lagomorphalagomorfoj) kaj familio de leporedoj (Leporidae). Ili estas ĉirkaŭ 30 specioj. Krom tiuj de la genro Lepus oni nomas leporojn ankaŭ la membrojn de la genroj Caprolagus and Pronolagus . Krom la komuna Eŭropa leporo (Lepus europaeus) estas komuna leporo en Arkto en Nordameriko la Neĝleporo, anstataŭita pli sude de la Nigravosta leporo, la Blankavosta leporo kaj aliaj specioj. Ili loĝas en ĉiuj kontinentoj escepte Oceanio (kvankam en Aŭstralio estis enmetitaj en ĵusa tempo) kaj Antarkto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leporo
Eŭropa leporo Lepus europaeus
Eŭropa leporo Lepus europaeus

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Leporuloj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporo Lepus
Linnaeus, 1758
Lepus timidus
Linnaeus, 1758

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Feldhase (Leporo), akvarelo de Albrecht Dürer (1502), Vieno.

Ili estas mamuloj kun longaj oreloj (ĉefe en sekaj kaj dezertaj habitatoj) kaj longaj postaj kruroj (tiuj kruroj estas pli longaj ol tiu de la kuniklo), per kiuj ili povas rapide saltkuri; ilia hararo (felo) estas rustkolore ĝis kaŝtankolore bruna, multnuanca laŭ la medio, sed plej ofte serĉante kamuflon, plej rimarkinde ĉe la Arkta leporo kiu estas bruneca printempe kaj somere, grizeca aŭtune kaj blankega vintre; ĉiukaze ventre pli blankeca. Ili longas maks. 75 cm, ŝultroaltas maks 30 cm kaj pezas maks. 7–8 kg. Ili estas tre rapidaj bestoj, ekzemple la Eŭropa leporo (Lepus europaeus) povas rapidkuri ĝis je 72 km/h. Ili vivas solecaj aŭ laŭ paroj.

Leporino estas graveda 42 tagojn kaj poste ŝi naskas 2 ĝis 5 leporidojn, kiuj estas felhavaj kaj tuj vidas. Ili kuŝas en kaŝita seka loko, sed jam post kelkaj tagoj kuraĝas fari nelongajn esplorajn ekspediciojn en la ĉirkaŭaĵo. La patrino lasas ilin solaj kaj revenas nur por mamnutri ilin. Ekster pariĝo la leporoj vivas izole. La femalo naskas trifoje aŭ kvarfoje en jaro.

Klasado redakti

 
Kaboleporo Lepus capensis

Kutimoj redakti

Leporoj manĝas sukajn plantojn, vintre ili ronĝas arboŝelon, tiel damaĝante fruktoarbojn, arbojn; tial oni ĉasas ilin.

Kutime estas timida kaj negregema animalo, la Eŭropa leporo ŝanĝas sian kutimon printempe, kiam leporoj videblas je plena taglumo persekuntante unu la alian ĉirkaŭ herberoj kaj makiso; tio ŝajnas konkurenco inter maskloj por akiri hegemonion (kaj pro tio aliron al reproduktontaj inoj). Dum tiu printempa frenezo, leporoj povas esti vidataj dum "boksado"; unu leporo frapas alian per siaj kruroj (probable la eko de la esprimo "freneza kiel marta leporo"). Tion oni supozis dumlonge, ke temas pri intermaskla konkurenco, sed pli atenta observado pruvis, ke kutime ino frapas masklon, ĉu por montri ke ĝi ne pretas ankoraŭ pariĝi ĉu por testi lian preton.

Ili uzas sian ege disvolvigitan aŭdkapablon, krom la vid- kaj flarsento, por eviti eventualajn predantojn. Ili povas atendi entrudulojn (ekzemple homon) kaj ne forkuri ĝis kiam tiu estas je nur 1 m kaj tiam elkuregi. Ĉiukaze se ili sentas danĝeron dum kuregado povas subite ŝanĝi direkton aŭ ĉirkaŭiri por konfuzi la persekutanton.

Diferencoj disde kunikloj redakti

Leporoj ne havas sian idaron en subtera truo kiel faras aliaj leporedoj, sed en malprofunda depresio aŭ ebena nesto de herbo nomita ĉu formo, ĉu lito ktp. Leporoj adaptiĝas al manko de fizika protektado, relative la ŝirmo de truo, per nasko tute harfelaj kaj vidantaj. Ili zorgas pri si mem tuj post la nasko; ili estas frumaturaj. Kontraste la rilataj kunikloj kaj kotonvostaj kunikloj estas nefrumaturaj, kaj havas idon naskitajn blindaj kaj senharaj.

Ĉiuj kunikloj (escepte la kotonvostaj kunikloj) loĝas subgrunde en nestotruoj, dum leporoj (kaj kotonvostaj kunikloj) loĝas en simplaj nestoj surgrundaj, kaj plej ofte ili ne loĝas en grupoj. Leporoj ĝenerale estas pli grandaj ol kunikloj, kun pli longaj oreloj, kaj havas nigrajn markojn en sia felo. Leporoj ne estis enhejmigitaj, dum kunikloj estas ofte hejmaj maskotoj. Estas hejma maskoto konata kiel "Belga leporo" sed tiu estas kuniklo kiu estis selektive bredata por ŝajnigi leporon.[3]

La dieto de leporo estas tre simila al tiu de kuniklo, tio estas tute vegetarana. Sed same ili ambaŭ estas membroj de la ordo de Lagomorfoj. Ili ambaŭ estas reprodukte tre produktivaj: kaze de leporoj ĝis 8 idoj kaj pli da 4 fojoj jare.

Leporoj kaj homoj redakti

 
Bildo de la baratdevena fablo La leporo kaj la elefanto, inkludita en la libro Kalila kaj Dimma

Leporo en Eŭropo estas simbolo de rapideco (forlepori = rapide forkuri) kaj temo de proverboj (pafi samtempe du leporojn; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun; fortoj leporaj kaj kapricoj sinjoraj). Tiu simbolo estas logika se konsideri, ke ĝi estas la plej rapida sovaĝa mamulo en la kontinento. Ili estas ofte uzataj kiel celo por la kurkonkurencoj de leporhundoj.

Tegmentleporo estas ŝerca nomo por migra kato.

Leporaĵo estas ŝatata manĝaĵo en multaj landoj, rostita en Eŭropo, kun rizo en Hispanio, marinita en Germanio, marinita kun ruĝa vino kaj juniperberoj kaj servita kun ties sango en Francio, dum por ortodoksaj judoj estas malpermesata manĝaĵo.

Vd. neĝleporo, kuniklo.

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri leporo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  •  
     Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. 
  •  
     Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj. 
  •  
     Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. 

Folkloro kaj mitologio redakti

 
"Kiel ĉasi leporon". Kopio de miniaturo en la Manuskripto de Phoebus (15a jarcento).

Leporo en afrikaj popolaj rakontoj estas ditrompulo. La leporo estas unu el la bestoj kiuj pli da inteligento ricevis dum la kreado kaj tiu utilas por trompi aliajn ne tiom inteligentajn animalojn, kiaj la gazelo, la antilopo aŭ eĉ la "reĝo de la animaloj", la leono. Foje leporoj trompas eĉ homon tre ofte. La leporo estas trompita nur de pli ruzaj bestoj kiaj laŭ la afrika folkloro la testudo kaj la melo. Kelkaj el tiuj historioj leporaj estis rakontataj de afrikdevenaj sklavoj en Ameriko, kaj nun estas bazo de la rakontoj pri Brer Rabbit kaj Bugs Bunny, kiu fakte ŝajnas pli leporo ol kuniklo. Leporoj aperas en angla folkloro en la diraĵo "as mad as a March hare" (tiom freneza kiom marta leporo). En irlanda folkloro la leporo estas ofte konsiderata diabla kreaĵo, ĉefe asocia kun sorĉistinoj.

Multaj kulturoj, inklude tiun de Barato kaj Japanio, konsideras la leporon kiel la bildo de la malhelaj makuloj en la luno (vidu artikolon Homo en la luno); tiu tradicio formas la bazon de la kanto de Angelo Branduardi nome "The Hare in the Moon" (La leporo de la luno)[1]. La konstelacio Leporo reprezentas leporon. Krome ankaŭ en Barato ekzistas rakontoj pri la ruzeco de la leporo. En la rakonto La leporo kaj la elefanto, granda leporo pere de homoj konvinkas junan elefanton, ke la leporo estas pli granda ol li, spite ke nur altas ĝis ties genuo.

Unu el la fabloj de Ezopo rakontas la historion de La testudo kaj la leporo. Tio indikas, ke la simbolo de rapido estis jam komuna antikve. En tiu rakonto, la testudo defias la leporon je kurkonkurenco kaj tiu tre volonte akceptas koninte la malrapidon de la testudo. Tuj la leporo ekvenkas, sed trofidinte siestumas, kaj la testudo malrapide preterpasas kaj venkas. En simila rakonto, la testudo same defias la leporon, sed ĝi ne ekkuras sed lokigas en la celo parencon (ĝenerale edzinon aŭ fraton) kiun la leporon misvidas kiel la defiinton; kompreneble tiu bildo de la leporo ne koincidas kun la ruza afrika imago.

Famaj leporoj en fikcio redakti

Referencoj redakti

  1. leporo en vortaro.net
  2. MSW3 Hoffmann, paĝoj 195-205
  3. What is a Belgian Hare?
  4. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-21.

Eksteraj ligiloj redakti