Leptona nombro

konservata kvantuma nombro, kiu egalas la nombron de leptonoj minus la nombro de antileptonoj

Leptona nombro en partikla fiziko estas diferenco inter nombroj de leptonoj kaj kontraŭleptonoj en kvantuma sistemo. En ĉiuj ĝis nun observitaj procedoj la leptona nombro restas senŝanĝa en fermitaj sistemoj. Pro tio E.J.Konopinski kaj H.M.Mahmoud difinis leĝon de konservo de leptona nombro[1], kiu nun estas unu el eksperimentaj bazoj por norma modelo de partikla fiziko. Sed teoria bazo por konservo de leptona nombro ankoraŭ ne estas donita. Oni ne trovis iun ajn kalibran kampon por leptona nombro (kaj pro tio la iam uzata nomo leptona ŝargo estas neĝusta).

Leptonoj havas leptonan nombron L=+1, kontraŭleptonoj L=-1. La elekto de signo estas pure arbitra kaj rezultas de interkonsento inter fizikistoj.

Krom ĝenerala leptona nombro ekzistas tri gustaj leptonaj nombroj: la elektrona (Le), la muona () kaj la taŭona (). Ĝenerala leptona nombro estas sumo de tiuj tri. Antaŭ trovo de neŭtrinaj oscilacioj oni kredis, ke tiuj estas apartaj nombroj kaj ke ĉiu el ili havas propran leĝon de konservo. Ekzemple, en ĉiuj fermitaj sistemoj nombro de elektronoj kaj elektronaj neŭtrinoj minus nombro de pozitronoj kaj elektronaj kontraŭneŭtrinoj restis konstanta en ĉiuj eksperimentoj. Nun estas pruvita ke gustaj leptonaj nombroj per si mem estas nekonstantaj (ekzemple, elektrona neŭtrino povas transformiĝi en muonataŭ-neŭtrino kaj male.

La konservo de ĝenerala leptona nombro, tamen, ankoraŭ ne estas malpruvita. Nun oni aktive serĉas procedoj en kiuj tiu ĉi leĝo rompiĝas.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. E. J. Konopinski and H. M. Mahmoud. The Universal Fermi Interaction. Phys. Rev. 92 (1953) pp. 1045 - 1049. [1][rompita ligilo]