La Leptosomo, Leptosomus discolor, estas la ununura birdo de la familio Leptosomatidae kaj de tie Leptosomatedoj, kiuj estas kutime konsiderataj ene de la ordo de Koracioformaj, kiuj inkludas ankaŭ alcionojn, abelmanĝulojn kaj koraciojn. Tamen la pozicio de tiu familio ne estas tre klara. Morfologiaj rimarkoj povus sugesti lokigon ene aŭ ĉe Falkoformaj. En la sufiĉe kompleta studo pere de DNA fare de Hackett et al.[1] tiu estas unu el nur du birdoj – krom la Hoacino – kies pozicio ne estas klara, kvankam ĝi ŝajne estas je la radiko de grupo kiu enhavas la Trogonoformaj, Buceredoj, Pegoformaj kaj Koracioformaj.

Leptosomus-discolor--Weltvogelpark Walsrode2008.jpg
Leptosomus-discolor--Weltvogelpark Walsrode2008

Notoj redakti

  1. Hackett, S. et al. (2008) "A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History " Science 320 (5884) 1763 - 1768