La Lerminia turdo (Cichlherminia lherminieri) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas monotipa, tio estas la ununura specio, en la genro Cichlherminia. Ĝi troviĝas en Malgrandaj Antiloj nome en Dominiko, Gvadelupo, Moncerato kaj Sankta Lucia. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata de habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lerminia turdo
Lerminia turdo
Lerminia turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Cichlherminia
Specio: C. lherminieri'
Cichlherminia lherminieri
(Lafresnaye, 1844)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 25-27 cm longa mezgranda turdo. La supraj partoj estas tute malhelbrunaj. Ĝi estas bruneca sube kun blankaj makuletoj (skvameca) en brusto, flankoj kaj supra ventro, kaj pli blanka en suba ventro. Estas flavaj gamboj, beko kaj nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula ege rimarkinda. La voĉo estas muzika kanto el altaj ripozejoj.

Fonto redakti