La lernej-evitado estas intenca vagado de lernanto ekster la lernejo kaj ekster la hejmo dum la horoj de la lerneja instruado, sen scio de la gepatroj kaj instruistoj.

Al la instruistoj la lernejevitanto kredigas, ke li estis hejme malsana kaj antaŭ la gepatroj li ŝajnigas, ke li estis en la lernejo, sed en la realo li vagis dum la instruado tra la stratoj aŭ ekster la urbo, aŭ eĉ faris deliktojn (ekz. ŝtelojn) kun bando de kompanoj.

La motivo de tia konduto estas foje problemaj rezultoj en la lernejo (tian situacion la infano ne scias kiel solvi aŭ alfronti), foje simpla mallaboremo kaj enuo dum la instruado; male, la kunludado kun kamaradoj estas por li multe pli amuza.

La lernejevitado devigas la lernanton mensogi, eĉ falsi subskribon de la gepatroj kaj ĝi povas esti komenco de estontaj konfliktoj kun la leĝo.