Lesba feminismo estas kultura movado kaj kritika vidpunkto, plej influa en la 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj (ĉefe en Nord-Ameriko kaj okcidenta Eŭropo), kiu kuraĝigas virinojn direkti siajn energiojn al aliaj virinoj anstataŭ viroj, kaj ofte subtenas lesbaninecon kiel la logikan rezulton de feminismo.[1] Iuj gravaj pensantoj kaj aktivuloj estas Charlotte Bunch, Rita Mae Brown, Adrienne Rich, Audre Lorde, Marilyn Frye, Mary Daly, Sheila Jeffreys, Barbara Smith, Pat Parker, Margaret Sloan-Hunter, Cheryl Clarke, Gloria Anzaldua, Cherrie Moraga, kaj Monique Wittig (kvankam ĉi lasta estas pli ofte asociata kun la elmerĝo de la kvir-teorio).

Lesba feminismo
emblemo
feminismo • politika lesbaninismo • kultura movado
vdr

Lesba feminismo kolektiĝis en la malfruaj 1970-aj jaroj pro sento pri nesufiĉeco de la dua ondo de feminismo kaj samseksema liberiga movado.[2][3] Laŭ Judy Rebick, kanada ĵurnalisto kaj politika aktivisto por feminismo, lesbaninoj ĉiam estis ĉe la koro de la virina movado, sed iliaj specialaj problemoj estis nevidebligitaj de la sama movado.[4]

Lesba neblanka feminismo elmerĝiĝis kiel respondo al lesba feminisa pensado kaj ties neinkludo de la aferoj klaso kaj raso kiel fontoj de subpremado. La sperto de neblankaj lesbaj feministoj influis ankaŭ la intersekcan teorion, kiu studas la rezultojn de la interagoj inter samtempaj formoj de diskriminado (aŭ "interŝlosaj aksoj de subpremado").

Referencoj redakti

  1. Rich, A (1980). “Compulsory Heterosexuality and Lesbian Existence” 5, p. 631–660. doi:10.1086/493756. 
  2. Faderman, Lillian: "Surpassing the Love of Men," p. 17. Quill/William Morrow, 1981.
  3. Lesbianism and Feminism. Alirita la 28-an de majo 2007.
  4. Research on International Activism. Arkivita el la originalo je 2005-05-26. Alirita 2016-11-03.

Vidu ankaŭ redakti