Lesbofobio

malracia timo de (kaj malamo al) samseksemulinoj

Lesbofobio konsistas el homofobia kaj seksisma diskriminacio rilate al lesbaninoj kiel individuoj, paroj aŭ sociaj grupoj. Ĉi tiu negativeco al lesbaninoj bazita sur la kategorioj de sekso, seksa orientiĝo kaj seksa esprimo inkluzivas antaŭjuĝojn, diskriminacion kaj misuzon, kaj ankaŭ sintenojn de malestimo. Tiel la lesbofobio estas formo de seksismo, kiu kuniĝas kun homofobio kaj inverse.

Ĉe la Soweto Pride 2012, partoprenantoj memorigas la murdon en 2007 de du lesbaninoj.

La ideo ke lesbaninoj estas danĝeraj estas komuna ekzemplo de lesbofoba kredo. Kiel homofobio, ĉi tiu kredo estas klasita kiel Aliseksema normismo, ĉar ĝi supozas, ke aliseksemo estas reganta, antaŭsupozata kaj normala, kaj ke iu ajn alia speco de rilato aŭ sekseco estas nenormala kaj nenatura. Stereotipo identigita kiel lesbofobo estas ekz, inaj atletoj estas ĉiam, aŭ plejparte, lesbaninoj. Lesbaninoj trovas lesbofobajn sintenojn ne nur ĉe aliseksemaj viroj kaj virinoj, sed ankaŭ ĉe samseksemaj viroj kaj ambaŭseksemaj personoj. Lesba homofobio en samseksemaj viroj manifestiĝas en la perceptita submetiĝo pri la problemoj de lesbaninoj en kampanjoj pri GLATaj rajtoj.