Lesiveoj estas grupo de grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝaj procezoj de senkalkiĝo kaj sekva translokiĝo. Temas pri A-B-C aŭ A-E-B-C grundoj depende de procez-intenseco. Do en lokoj kun pli multe da pluvakvo la translokiĝo estas pli rapida kaj ekaperas malriĉigita E-horizonto kaj sub ĝi riĉigita B-horizonto, kiu estas tipe plej bone formiĝita. Kondiĉo de translokiĝo estas senkalkiĝita A-horizonto. Suba C-horizonto povas enhavi kalkon. Malkompare kun kambizjomo la lesiveoj ekestas sur senŝtonaj ŝuteblaj materialoj, origine enhavantaj kalkon (do procezoj de bruniĝo ne eblas). Fakte kaj kambizjomo povas ekesti sur senŝtonaj materialoj, sed tiu ĉi okazas malofte, en specialaj kondiĉoj (ekzemble sur senkalkaj sabloj minerale tre malriĉaj). Alia diferenco estas, ke kambizjomoj ekestas en regionoj kun pli oftaj pluvoj, kie pluvakvo sufiĉas ne nur sezone, sed dum tuta jaro. Ekesto de diversaj grundotipoj dependas ankaŭ de vegetaĵaro, ĉefe de tempo de senarbarigo.