Leszek Weres (naskiĝis la 18-an de majo 1945 en Krakovo) – pola astrologo, sociologo, verkisto, lekciisto, laŭ edukiteco juristo, kunkreinto de la pola nuntempa astrologio. Aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj prilaboraĵoj kaj libroj pri astrologio. En akademia jaro 1978/79 lekciisto-stipendiisto en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Li kunlaboras kun la parapsikologia monatrevuo "Nieznany Świat".

Leszek Weres
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1945 (1945-05-18) (78-jaraĝa)
Okupo
Okupo sociologo
vdr

Vivo redakti

Dum studoj jam okupiĝis pri problemoj de enprizonigo en fermitaj punmalliberjoj. En 1969 finis Universitaton al Adam Mickiewicz en Poznań en la Fakultato de Juro kaj Administrado sub gvido de profesoro Krzysztof Skubiszewski – posta ĉefo de Ministerio pri Eksteraj Aferoj. Specialiĝis pr internacia juro. Samjare iĝis laboranto de Okcidenta Instituto de la Pola Scienca Akademio en Poznań, en kiu poste laboris pli ol 20 jaroj okupiĝante pri konfliktoteorioj kaj logiko de kreivaj solvoj pri la konfliktaj situacioj. Intertempe en 1972 gajnis konkurson kaj ricevis stipendion de Fulbright en Usono. Tie laboris kiel asistanto de profesoro Alker en la bostona fako de la Massachusetts Institute of Technology, esplorante matematikan ludoteorion, strategion de internaciaj kaj kulturaj konfliktoj. En 1973 samtempe ekstudis en la Universitato Harvard enprofundiĝante en la teorion kaj logikon de konfliktaj situacioj, koalicioj, negocoj, integriĝoj. Poste en Stanforda Universitato en Kalifornio studis psikologion de agreso kaj kreivan komunikadon. La jaroj 1974–1975 pasigis en Sajgono dum la Vjetnama milito, laborante por UN en Internacia Komisiono pri Kontrolo kaj Inspekto. En 1977 defendis doktorecon pri konfliktoteorio kaj matematika ludoteorio ĉe profesoro Andrzej Kwilecki en la Instituto de Sociologio de UAM. La jarojn 1978–1979 pasigis en stipendio de Kościuszko en Usono, gaste lekciante en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. En la jaroj 1978–1985 estis vicprezidanto de Internacia Societo de Astrologiaj Esploroj en Los-Anĝeleso, lekciis kaj partoprenis en Mondaj Kongresoj de Psikotroniko, Kongresoj de Astrologio kaj Astrobiologio, kaj ankaŭ en la Monda Forumo de Simbolismo. Ĝis enkonduko de la milita stato en Pollando aktivis en Grandpolia Asocio de Radiestezo, unu el la plej grandaj organizaĵoj de tiu tipo en Eŭropo. De 1990 estas direktoro de la Centro de Kosmobiologiaj Analizoj kaj Prognozoj en Poznań kaj de 1999 en Rąbień AB apud Aleksandrów Łódzki.

Publikaĵoj redakti

Polaj astrologoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti