Letchworth - oficiala "ĝardena urbo" Letchworth "Garden City" - estas merkata urbo en la graflando Hertfordshire de Anglio. Laŭ la censo de 2011 ĝi havis 33 249 loĝantojn. La urbo ekestis post konkurso por ellabori la principojn de ĝardena urbo de Ebenezer Howard, kiu volis krei alternativon por la industria urbo kombinante la plej bonan el urba kaj kampara vivo. Kvakeroj celis farmi tie kaj konstrui kvakeran komunumon. Estis malpermeso, plej nekutima por brita urbo, vendi alkoholon en publikaj lokoj. Ĉi tio tamen ne malhelpis la urbon havi "drinkejon" - la Skittles Inn aŭ la "drinkejon sen biero", kiuj malfermiĝis jam en 1907. Ĉi tiu malpermeso estis finfine nuligita post referendumo en 1958. Unu efiko de tio estas, ke la centro de la urbo estas kutime rimarkinde trankvila kaj paca loko vespere.

Letchworth
urbo
enirejo al la loka fervoja stacidomo
enirejo al la loka fervoja stacidomo
enirejo al la loka fervoja stacidomo
urbeto • eksterparoĥa areo • Ĝardena urbo
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono oriento de Anglio
Graflando Hertfordshire
Poŝtkodo SG6
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 249  (2011)
Loĝdenso 1 653 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 59′ N, 0° 14′ U (mapo)51.978-0.22999999999999Koordinatoj: 51° 59′ N, 0° 14′ U (mapo) [+]
Areo 20,116437 km² ( 201 1.6 437 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Letchworth (Britio)
Letchworth (Britio)
DEC
Letchworth
Letchworth
Situo de Letchworth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Letchworth Garden City [+]
vdr

Ĝardena urbo redakti

En 1898, la socialreformanto kaj esperantisto Ebenezer Howard verkis libron titolitan To-morrow: A Peaceful Path to Real Reform (poste reeldonita kiel Garden Cities of To-morrowĜardenaj Urboj de Morgaŭ), en kiu li rekomendis la konstruadon de nova speco de urbo, resumita en liaj tri magnetoj diagramoj kombinante la avantaĝojn de urboj kaj la kamparo sed sen iliaj malavantaĝoj. Industrio restus disa de loĝkvartaloj - tia zonigo tiam estis tutnova ideo - kie arboj kaj liberaj spacoj regus ĉie. Liaj ideoj estis mokitaj en la gazetaro, sed allogis multajn, precipe membrojn de la movado Arts and Crafts kaj kvakerojn.

Laŭ la libro la termino "ĝardena urbo" devenis de la bildo de urbo en zono de malfermita kamparo (kiu kontribuus signife al manĝaĵproduktado por la loĝantaro), kaj ne, kiel oni ofte citas, al principo, ke ĉiu domo devas havi ĝardenon.

Konkurso estis aranĝita por trovi urbodezajnon kiu povis traduki la ideojn de Howard en realecon, kaj en septembro 1903 la firmaon "First Garden City Ltd" estis formita, Richard Barry Parker kaj Raymond Unwin estis nomumita arkitektoj.

Kiel unu el unuaj novaj urboj de la mondo kaj kiel la unua ĝardena urbo ĝi havis grandan influon sur estonta urba planado kaj la Nova urba movado; ĝi influis Welwyn Ĝardena Urbo, kiu uzis similan alproksimiĝon kaj inspiris aliajn projektojn ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de la aŭstralia ĉefurbo Kanbero, Hellerau en Germanio, Tapanila en Finnlando kaj Mižaparks en Latvio.[1] Estas ligo al urba planado en Stalingrad tra la arkitekto V. N. Semionov kaj rakonto pri Lenin kiu vizitis la urbon kiam li estis en Anglio por kongreso de la rusa bolŝevika partio, tiam malpermesita en Rusio[2].

Konforme al la idealoj nur unu arbo estis faligita dum la tuta komenca konstrufazo de la urbo, kaj areo dediĉita al agrikulturo ĉirkaŭanta la urbon estis inkluzivita en la plano - la unua "Green Belt" (Verda zono). Multaj personoj estis altiritaj ekloĝi en ĝardena urbo pro la promeso de pli bona vivo, sed ili ofte estis karikaturitaj de eksteruloj kiel idealismaj kaj alimondaj.

Migraj vojoj redakti

La Icknield Way Path Riders Route (Migrovojo) estas multuzanta itinero por migremuloj[3] dum la paralela Icknield Way Trail estas por ĉevalrajdantoj. Ambaŭ pasas tra la urbo.

Verda vojo redakti

 
Muzeo pri heritaĵo

La verda vojo estas cirkla itinero de 13,6 mejloj (21,8 km) ĉirkaŭanta la Ĝardenurbon por promenantoj kaj biciklistoj, konata sub la angla nomo 'Greenway'. Ĝi ricevis £1 milionon de la Heredaĵo-Fondumo (Heritage Foundation), por funkcii kiel daŭra rememorigo al la unua centjara jubileo de Letchworth Garden City en 2003.

George Orwell redakti

En 2011 kaj 2012 okazis la George Orwell Festival en Letchworth kaj Wallington, la proksima vilaĝo, kie George Orwell vivis de 1936 ĝis 1940 kaj poste intermite ĝis 1947. Estis tie kie li verkis iujn de siaj plej famaj libroj, eseoj, recenzoj, taglibroj kaj leteroj, kaj kie li evoluigis multajn de la ideoj kondukantaj al liaj du plej famaj romanoj "Animal Farm" kaj "1984"

Esperanto redakti

La urbo estis dezajnita de la esperantista arkitekto Ebenezer Howard.

Multajn jarojn Sybil V. Sly (naskiĝis en 1920, mortis la 2004) estis delegito de UEA en la urbo; ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo.

Famuloj redakti

Simon West (1961), filmreĝisoro

Frank Newman Turner, pioniro en la ekologia ĝardenado

George Harris, aktoro kiu havis rolojn en filmoj de Harry Potter

James Lovelock, sciencisto kaj aŭtoro de la Gaia hipotezo.

Referencoj redakti

  1. (en) "Arkivita kopio" (PDF). Arkivita de la originalo (PDF), la 11-an de februaro 2017.
  2. (en) "Lenin in Letchworth, Letchworth Garden City Heritage Foundation". Letchworth.com, la 20-an de marto 2013. Arkivita de la originalo, la 12-an de majo 2014.
  3. (en) Long Distance Walkers Association, Icknield Way Trail.