Leteo

en helenaj mitoj, rivero en la postmorta mondo, kies akvo forgesigas

Leteo[1]Leto[2] (antikve-greke Λήθη, Lḗthē, latine Lēthē) estas rivero, kiu en la helena mitologio fluas en Hadesa subtera regno kaj la nomo signifas "forgeso". Ĝi enfluas en riveron Stikson.

Leteo
mita rivero • Oceanido
Informoj
Sekso ina
vdr

Animoj de mortintoj, kiuj trinkis akvon el la rivero forgesis sian surteran vivon. Leteo estas uzata en metafora senco (fali en Leteon – esti forgesita, malaperi sen memorindaĵo).

Realaj riveroj redakti

Laŭ antikvaj aŭtoroj estas rivero de forgeso signata rivero Limio sur nordokcidento de Iberio. La rivero de forgeso ankaŭ inspiris nomadon de la rivero Leto en Alasko.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Léthé en la ĉeĥa Vikipedio.