Leternovelo

romano en la formo de serio de leteroj

La leternovelo estas unu de la formoj de la literatura subĝenro novelo, respektive romano, apartenanta siavice al la ĝenrego rakontoepiko. Tamen estas nek dialogoj nek rakontoj, sed nur leteroj. Povas esti rakontisto ekstera al la leteroj. Ĉiuokaze, la protagonisto, nura aŭ opa, estas fikcia kaj esprimas sin skribe pere de leteroj al dua aŭ duaj personoj kiuj siavice direktas sin al la unua leterverkisto, per de kio foje oni rakontas aŭ aldonas dialogojn ene de la leteroj, sed ĉiam el persona kriterio aŭ vidpunkto, diferenca el tiuj de aliaj roluloj. Kvankam estas pioniraj ekzempleoj en klasikaj epokoj kaj en la Renesanco, la leternovelo kaj leterromano populariĝis ĉefe en la 18a jarcento kaj ege disvolviĝis ekde tiam.

Pamela: Or, Virtue Rewarded. In a Series of Familiar Letters from a Beautiful Young Damsel, to her Parents.
Kovrilpaĝo de la dua eldono de la leternovelo de Samuel Richardson Pamela, or Virtue Rewarded (1740), la plej sukcesa leternovelo de la 18a jarcento, fundamenta en la popularigo de la ĝenro.

La strukturo de la diversaj noveloj kaj romanoj povas ankaŭ esti tre diversa. En Pamela, or Virtue Rewarded (1740) de Samuel Richardson, la strukturo estas unika, ĉar nur la protagonisto skribas al siaj gepatroj pri siaj problemoj. Kontraste en Cartas marruecas de José Cadalso, laŭ la modelo de Lettres persanes de Montesquieu, marokano veturas tra Hispanio kaj rakontas letere al sia maroka instruisto pri tio kion li vidas, dum la instruisto respondas al li. Miksa strukturo estas tiu de The Ides of March (1948) de Thornton Wilder, en kiu oni inkludas leterojn ene de rakonta strukturo en tria persono.

Foje la leternovelo aŭ leterromano estas ankaŭ historia romano, kiel en la laste menciita verko, aŭ kun la psikologia romano, kiel en The Curious Incident of the Dog in the Night-Time de Mark Haddon. Tre ofte la leterverko estas membiografio kiel en Lazarillo de Tormes kaj en La familio de Pascual Duarte de Camilo José Cela. En multaj okazoj la propra vorto "letero" mem iras al la verkotitolo kiel en la "Leteroj" de la Evangelioj, en Letero el la Birmingama prizono de Martin Luther King, kvankam en tiu kazoj ne temas precize pri literaturo de fikcio, Cartas marruecas de José Cadalso, Lettres persanes de Montesquieu, Lettres portugaises ktp.

Elstaraj kaj notindaj ekzemploj redakti

Dekoka jarcento redakti

  • Les Liaisons dangereuses estas franca romano el 1782 de Pierre Choderlos de Laclos, pri la Markizo de Merteuil kaj la Vikomto de Valmont, du narcisismaj rivaloj (kaj eks-amantoj) kiuj uzas delogon kiel armilon por socie kontroli kaj ekspluati aliajn, dum la tuta tempo ĝuas siajn kruelajn ludojn kaj fanfaronante pri sia talento por manipulado. (ankaŭ vidite kiel prezentante la korupton kaj depravicon de la franca nobelaro baldaŭ antaŭ la Franca Revolucio). La libro estas kunmetita tute de leteroj skribitaj de la diversaj roluloj unu al la alia.

Deknaŭa jarcento redakti

  • Fjodor Dostojevskij utiligis la leterromanan formaton por sia debuta romano, Malriĉaj homoj (1846), kiel serion de leteroj inter du amikoj, luktante por elteni iliaj malriĉaj cirkonstancoj kaj vivo en antaŭ-revolucio Rusio.
  • La Lunŝtono (The Moonstone) (1868) de Wilkie Collins utiligas kolekton de diversaj dokumentoj por konstrui krimromanon. En la dua peco, rolulo klarigas ke li skribas sian parton ĉar alia observis al li ke la okazaĵoj ĉirkaŭantaj la malaperon de la eponima diamanto povus malbone pripensi la familion, se miskomprenite, kaj tial li rakontas la veran historion. Tio estas nekutima elemento, ĉar la plej multaj tiuj romanoj prezentas la dokumentojn sen demandoj pri kiel ili estis kolektitaj. Li ankaŭ uzis la formon antaŭe en La Virino en Blanko (The Woman in White) (1859).
  • Pepita Jimenez (1874) de hispana verkisto kaj ministro pri eksteraj aferoj Juan Valera estas verkita en tri sekcioj, la unua kaj tria estante serio de leteroj, la meza parto rakontita fare de nekonata observanto.
  • Bram Stoker's Dracula (1897) uses not only letters and diaries, but also dictation cylinders and newspaper accounts.
  • Drakulo de Bram Stoker (1897) uzas ne nur leterojn kaj taglibrojn, sed ankaŭ Fonografiajn diktadcilindrojn kaj gazetrakontojn.

Aliaj ekzemploj redakti