Letero de 59 (konata ankaŭ kiel Memorialo de 59) – subskribata en la jaroj 1975/1976 malferma letero de 66 (komence de 59, tial la nomo) polaj intelektuloj, kies subskribintoj protestis kontraŭ ŝanĝoj en Konstitucio de Pola Popola Respubliko, precipe kontraŭ alskribo al ĝi de gvida rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj de eterna alianco kun Sovetunio.

Fono redakti

La 1-an de aŭgusto 1975 oni subskribis Helsinkan Interkonsenton, en kiu ĉiuj membro-ŝtatoj, en tio Pollando, devigis sin i.a. respekti homajn rajtojn.

Septembre 1975 aperis tamen "Tezoj por la 7-a Kunsido de PULP", en kiu oni anoncis ŝanĝojn de kelkaj artikoloj de la Konstitucio de Pola Popola Respubliko:

  • pri gvida rolo de PULP en la ŝtato kaj socialisma karaktero de ĝi,
  • pri fiksa kaj senŝanĝa alianco de Pollando kun Sovetunio kaj
  • pri dependeco de kondiĉa estimo flanke de regopovoj de Pola Popola Respubliko de la homaj rajtoj laŭ plenumado de la devoj por la ŝtato.

La du faktoj estis senpera kaŭzo skribi protestan leteron direktitan al regopovoj de Pola Popola Respubliko.

Koncepto redakti

Ideon skribi la malferman leteron prezentis Jan Olszewski dum unu el kunvenoj de demokratia opozicio. La tekston li redaktis kunlabore kun logikisto Jakub Karpiński kaj Jacek Kuroń. Post kolekto de subskriboj la 5-an de decembro 1975 Edward Lipiński lasis la leteron en Kancelario de la Sejmo. La subskribintoj profitis la fakton, ke pola leĝo certigis sekurecon al aŭtoroj de leteroj al ŝtataj regopovoj.

Enhavo redakti

La enhavo postulis antaŭ ĉio garantion de jenaj civitanaj liberecoj:

Subskribintoj redakti

La leteron subskribis i.a.:

Solidarecan deklaron subskribis januare 1976 78 polaj intelektuloj kaj elmigrintaj aktivuloj. Inter ili estis:

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Zygmunt Hemmerling, Marek Nadolski, Opozycja wobec rządów komunistycznych w Polsce 1956–1976. Wybór dokumentów (Opozicio rilate al komunistaj regitaroj en Pollando 1956-1976. Elekto de dokumentoj), Ośrodek Badań Społecznych, Warszawa 1991.
  • Jacek Kuroń, Wiara i wina. Do i od komunizmu (Kredo kaj kulpo. Al kaj de komunismo), Aneks, Londyn 1989, p. 352-257.